Dryococelus australis

Dryococelus australis aŭ esperante Fasmo de la insulo Lord Howe[mankas fonto] estas insekto, kiun oni opiniis formortinta ekde 1920 pro enportitaj ratoj, tamen oni retrovis ĝin en 2001 (du inojn kaj unu inan nimfon[mankas fonto]).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fasmo de la insulo Lord Howe

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Fasmatodeoj Phasmatodea
Familio: Phasmatidae
Genro: Dryococelus
Dryococelus australis
Montrouzier, 1885
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dryococelus australis formortis el sia plej granda vivloko, la insulo Lord Howe, 580 km oriente de Aŭstralio. En 2002 vivis 24 specimenoj (nur 2 viroj el ili[mankas fonto]) sur la insuleto Piramido de Ball, 23 km sudoriente de la insulo Lord Howe, sur areo de 6 m oble 30 m, sur sola malgranda tearbo (Melaleuca howeana). Oni forprenis du parojn en 2003 por bredi ilin. En 2012 jam estis 9000 ekzempleroj en zooĝardeno de Aŭstralio.

Ĝi estis iufoje konata kiel la plej malofta insekto en la mondo.

Aspekto redakti

Dryococelus australis mezuras ĝis 100 aŭ 120 milimetroj kaj plenkreskuloj estas malhele ruĝbrunaj ĝis nigraj. Junaj bestoj estas, verŝajne kamuflocele verdaj. Inaj insektoj iĝas iom pli grandaj ol viraj.

Dryococelus australis estas la plej granda senflugila bastoninsekto.

Historio redakti

Poste ĉirkaŭ 1920 oni opiniis Dryococelus australis formortinta, ĝis la malkovro de kelkaj specimenoj fare de aŭstralia esplorteamo en 2001 sur Piramido de Ball.