Dušan Makavejev (serba cirila: Душан Макавејев, serba prononco: [dǔʃan makaʋɛ̌jɛʋ]) naskiĝinta la 13an de oktobro 1932 en Beogrado, Reĝlando de Jugoslavio (nuna Serbio) estas serba filma reĝisoro kaj scenaristo, fama pro siaj filmoj de jugoslava kino en la lastaj 1960-aj jaroj kaj komencaj 1970-aj jaroj, multaj el kiuj estas parto de la Nigra Ondo. Lia plej sukcesa filmo estis la 1971 politika paskvila W.R.:Misteroj de la Organismo, kiun li mem reĝisoris kaj skribis.

Duŝan Makavejev
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1932 (1932-10-13)
en Beogrado
Morto 25-an de januaro 2019 (2019-01-25) (86-jaraĝa)
en Beogrado
Lingvoj anglaserba
Ŝtataneco SerbioSerbio kaj MontenegroSocialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Alma mater Universitato de Beogrado • Jovan Jovanović Zmaj Gymnasium (Novi Sad)
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • universitata instruisto
vdr

Kariero redakti

La tri unuaj ĉefaj filmoj de Makavejev estis: Viro Ne Estas Birdo (1965), Ama Afero aŭ la Kazo de la Malaperata Komutilara Operacianto (1967, ĉefrolanta aktorino kaj imago de la "nigra onda"[1] periodo en kino, Eva Ras) kaj Senkulpeco Neprotektata (1968), gajnis por li internacian aklamon. La lasta gajnis la Arĝentan Urson kiel Eksterordinara Premio de Ĵurio ĉe la 18a Berlina Internacia Filma Festivalo.[2] En 1970 li estis membro de la ĵurio ĉe la 20a Berlina Internacia Filma Festivalo.[3] En 1991 li estis membro de la ĵurio ĉe la 17a Moskva Internacia Filma Festivalo.[4]

Sia 1971 filmo W.R.: Misteroj de la Organismo (ĉefrolanta Milena Dravić, Jagoda Kaloper kaj Ivica Vidović) estis malpermesita en Jugoslavio pro ĝia seksa kaj politika enhavo kaj rezultigis la ekzilon de Makavejev de sia lando ĝis 1988. Sia 1974 filmo, Dolĉa Filmo, estis farita en Kanado (dum la periodo kiam Makavejev estis en ekzilo). Ĝiaj eksplicitaj prezentadoj de sekso kaj urinado subtaksis la filmon al spektantaroj de arta konsidero kaj ĝi estis malpermesita en pluraj lokoj.

Post sep-jara hiato, Makavejev liveris sukcesan kaj pli tradician nigran komedion, Montenegro, en 1981. La Koka-kolaĵa Infano, fiksita en Aŭstralio kaj bazita sur mallongaj rakontoj de Frank Moorhouse, estas eble lia plej alirebla bildo, ĉar la filmo prezentis seancojn de Eric Roberts kaj Greta Scacchi.

Makavejev aperas kiel unu el la rakontantoj en la filmo Zabranjeni bez zabrane (Malpermesita sen estanta malpermesita) kiu montras profundan enrigardon en la historio de cenzuro en jugoslava kino kaj esploras la sukceson kaj la sekvojn de bone konataj kontraŭ-komunistaj filmoj de Jugoslavio. La filmo enhavas originalajn intervjuojn kun kernaj disidentaj filmofarantoj de la komunista epoko.[5]

Filmaro redakti

Makevejev reĝisoris la sekvantajn filmojn:

  • Viro ne estas Birdo (1965), ankaŭ verkisto
  • Ama Afero aŭ la Kazo de la Malaperata Komutilara Operacianto (1967), ankaŭ verkisto
  • Senkulpeco Neprotektata (1968), ankaŭ verkisto
  • W.R.: Misteroj de la Organismo (1971), ankaŭ verkisto
  • Dolĉa Filmo (1974), ankaŭ verkisto
  • Montenegro (1981), ankaŭ verkisto
  • Manifesto (1988), ankaŭ verkisto
  • Gorilo Banas ĉe Tagmezo (1993), ankaŭ verkisto
  • Truo en la Animo (1994)
  • Danaj Knabinoj Montras Ĉion (1996), "Reva" segmento

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-05. Alirita 2015-03-27.
  2. Berlinale 1968: Prize Winners. berlinale.de. Alirita 2010-03-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-07. Alirita 2015-03-27.
  3. Berlinale 1970: Juries. berlinale.de. Arkivita el la originalo je 2013-10-23. Alirita 2010-03-08.
  4. 17th Moscow International Film Festival (1991). MIFF. Alirita 2013-03-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-03. Alirita 2015-03-27.
  5. [1]

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dušan Makavejev en la angla Vikipedio.