Duŝanbo

ĉefurbo de Taĝikio
(Alidirektita el Duŝanbeo)

Duŝanbo[1] estas ĉefurbo de Taĝikio. La urbo estas politika, kultura kaj ekonomia centro de la lando kun multaj universitatoj. En Duŝanbo troviĝas la Taĝika Ŝtata Universitato kaj la Akademio de la Sciencoj.

Duŝanbo
Fotomontaĵo
ĉefurbourbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 734000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 863 400  (2020) [+]
Loĝdenso 6 929 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 34′ N, 68° 47′ O (mapo)38.57305555555668.786388888889Koordinatoj: 38° 34′ N, 68° 47′ O (mapo) [+]
Alto 706 m [+]
Areo 124,6 km² (12 460 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Duŝanbo (Taĝikio)
Duŝanbo (Taĝikio)
DEC
Duŝanbo
Duŝanbo
Situo de Duŝanbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dushanbe [+]
vdr

Geografio redakti

Duŝanbo kuŝas ĉe 38° norda latitudo kaj 68° orienta longitudo en ĉirkaŭ 800-metra alto super la marnivelo, en la dense loĝata Gissar-valo. Post la alligo je la fervoja reto en 1929, la urbo evoluis al industria centro de Taĝikio. La plej gravaj industriaj branĉoj estas hodiaŭ la teksaĵ-, elektro-, nutraĵ- kaj maŝinindustrio. La fervojo interligas Duŝanbon kun Taŝkento en Uzbekio kaj Moskvo.

En Duŝanbo regas tipa kontinenta klimato kun varmega-seka somero kaj malvarma-malseka vintro.

Vidindaĵoj redakti

Orientalisma malnova urboparto kun moskeoj

Nacia Muzeo de Taĝikio kun malnovaj Budhofiguroj

Historio redakti

Duŝanbo evoluis el vilaĝo, en kiu ĉiulunde okazis semajna foiro (Duŝanbe taĝiklingve signifas LUNDO ). Inter la jaroj 1921 kaj 1961 la urbo nomiĝis Stalinabad (Stalinurbo).

Esperantistoj en la urbo kaj gefiloj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti