Dua Libia Enlanda Milito

La Dua Libia Enlanda Milito estis enlanda milito kiu okazis inter 2014 kaj 2020 kadre de la violento okazinta en Libio inter la diversaj armitaj grupoj kiuj okazigis la elpostenigon kaj murdon de Muamar Kadafi en la Unua Libia Enlanda Milito de 2011 kaj kiuj ekde tiam konfliktis por la kontrolo de la lando.

En Majo 2015, la grupo Islama Ŝtato kaptis la flughavenon de Sirte.

Historio redakti

La bataloj startis kiam la generalo Ĥalifa Haftar ordonis la dissolvon de la Ĝenerala Kongreso de Tripoli, dominata de la Islama Frataro, post tiuj plilongigis unuflanke sian regotempon. Samtempe li lanĉis kun la apogo de granda parto de la Nacia Libia Armeo (NLA) la nomita "Operaco Digneco" kontraŭ islamismaj kaj ĝihadismaj grupoj en Bengazi, kelkaj el kiuj estis fidelaj al la Kongreso. Tiu klopodo elpostenigi iaman registaron estis montrita kiel patriota agado de la armea ordo, sed influis ankaŭ faktoroj ekonomiaj kaj sociaj, nome rilate al triboj kaj klanoj: la plej parto de la oficiroj devenis el orienta Libiio —regiono malpreta akcepti la kontrolon de la ĉefurbo super iliaj internaj aferoj, inter kiuj la eksportado de nafto—. Paralele, armitaj grupoj de la okcidenta urbo Zintan montris sian apogon al Haftar kaj minacis la Kongreson. Kiel reago oni formis la koalicion "Libia Tagiĝo", cele al forpelo de la zintanaj fortoj el ties pozicioj en Tripoli. Tiu alianco estis komponita de islamismaj milicoj opoziciantaj ideologie al la Operaco Digneco, de brigadoj de Misrata (regiona rivalo de Zintan) kaj de aliaj grupoj kiuj simple klopodis ekhavi kontrolon super la ĉefurbo. Meze de la bataloj okazis balotado por la nova libia parlamento (Junio 2014), kies elektitaj membroj aliĝis favore al la Operaco Digneco kaj la brigadoj de Zintan, sub la protekto de la NLA en la orienta urbo Tobruk. Tamen, la deputitoj de la Ĝenerala Kongreso (elektita en 2012), malakceptis la elpostenigon kaj memproklamiĝis kiel la legitimaj leĝofarantoj, aliance kun la milicoj de Tripoli kaj, malgrandkvante, de Bengazi. Ankaŭ Misrata kaj aliaj urboj decidis apogi la Kongreson kiel garantio de la hegemonio de Okcidenta Libio kontraŭ la Parlamento en Tobruk.

 
La franc-libana politikisto Ghassan Salamé, speciala delegito de la UNSMIL anstataŭe de Martin Kobler.

La konflikto atingis internaciajn konsiderojn ene de la araba mondo kiam Egiptio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj bombardadis la poziciojn de la Libia Tagiĝo en Tripoli kaj de la milicanoj en Bengazi, dum Kataro kaj Turkio elektis financi tiujn grupojn kaj havigi al ili militajn liveradojn. Aliflankem profite el povovakuo, centoj da ĝihadistoj de la Islama Ŝtato translokiĝis al Libio el Sirio kaj Irako kaj provizore ekkaptis la kontrolon de kelkaj urboj de la lando, inter kiuj Derna kaj Sirte, sed ili estis venkitaj pere de apogo de la internacia komunumo. Unuiĝintaj Nacioj dezajnis pacplanon (Misio de Apogo de Unuiĝintaj Nacioj en Libio; UNSMIL laŭ siaj anglalingvaj sigloj) laŭ kiu oni elektos interkonsente fare de delegitoj de ambaŭ flankoj Transiran Registaron (GNA). La Parlamento restus kiel Malalta Ĉambro de la lando, kaj samteempe la Ĝenerala Kongreso estus Alta Ĉambro, nome la Supera Konsilio de Ŝtato. La projekto estis kontentiga aprobita de ĉiuj delegitoj de la pacplano persone kaj de la Parlamento, sed estis malakceptita de la Ĝenerala Kongreso. Tamen, la ĝusta listo de ministroj prezentita de la delegitoj, kun Faĝez al-Sarraj kiel estro de la Transira Registaro, ankaŭ ne estis aprobita de la Parlamento. Spite tion, la nova administracio estis konsiderita de Unuiĝintaj Nacioj kiel legitima reprezentanto de Libio.

Eksteraj ligiloj redakti