Dua egipta dinastio

La dua dinastio de egiptaj faraonoj okazis de ĉ. 2850 al 2700 a.K kaj estas parto, kune al la unua dinastio, de la Frua Dinastia Periodo de Egiptio.

Dua egipta dinastio
Dinastio
dinastio de Egiptio
Apero -2890 vd
Fino -2686 vd
Lando Egiptio vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Frua Dinastia Periodo de Egiptio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Steleo de Nebra.

Ne videblas klara disiĝo inter la unua kaj dua dinastioj. Kelkaj indicoj supozigas la paciĝon inter la du landoj, la Supra Egiptio kaj Suba Egiptio, kiel mem diras la nomo de la unua el ĝiaj reĝoj, Hetepseĥemuj "la du povoj estas en paco".

Tiu ĉi dinastio markas plifirmigon de la povo absoluta ĉe centralizita organizo kaj la amasa uzado de la skribo (pliiĝo de la burokratio). Memfiso iĝis la ĉefurbo de la reĝlando aŭ de la nordo kun Uneg kaj Sened.

Ekzistas indicoj pri krizo okazigita de rivaleco inter Tiniso kaj Memfiso, aperinta en la steleo de Peribsen,kie la "Nomo de Seth" anstataŭas la "Nomon de Horuso." La reĝoj de la dua dinastio batalis kontraŭ la nubianoj kaj klopodi repacigi la nordon de la lando, kio atingeblos pere de Ĥaseĥemuj, jam en la fino de la dinastio.

La dua dinastio fermas fruan dinastian periodontinizan, (nomo venanta el la urbo Tinizo, de kie venis la unuaj faraonoj de la du unuaj dinastioj, proksime de Abidozo)

Faraonoj redakti

Nur estas konate kun certeco la nomoj kaj ordo de la unuaj kvar regantojkaj de la lasta, sed apenaŭ eblis identigi iun reĝan tombon el ĉi tiu dinastio.

 
Faraonoj de la 2a dinastio en la reĝaj listoj.
Nomo Komentoj Regado
(Jaroj)
Hetepseĥemuj - 23
Nebra - 39
Nineĉer - 23
Uneg - 8
Senedi - 20
Neferkara - -
Neferkaseker - -
Huĝefa - -
Seĥemib[1] - -
Peribsen - 17
Ĥaseĥem[2] - -
Ĥaseĥemuj - 27
 
Reĝa listo de Abidozo. Egiptaj kartuŝoj 9-14.

Referencoj redakti

  1. La plejmulto el egiptologoj ligas Seĥemib-on kun Peribsen
  2. La plejmulto el egiptologoj lin ligas kun Ĥaseĥemuj