Dua koncilio de Konstantinopolo

kristana koncilio en 553

La Dua koncilio de Konstantinopolo (antikve-greke Δευτέρᾱ σῠ́νοδος τῆς Κωνστᾰντῑνουπόλεως, Deutérā súnodos tēs Kōnstantīnoupóleōs, latine Concilium Cōnstantīnopolītānum secundum) okazis en periodo de ok sesioj inter la 5-a de majo kaj la 2-a de junio 553, kaj ĝi estas konsiderata kiel la 5-a ekumena koncilio de la Romkatolika Eklezio kaj la Ortodoksa.

Dua koncilio de Konstantinopolo
ekumena koncilio
Komenco 5-a de majo 0553 vd
Fino 2-a de junio 0553 vd
Antaŭe Koncilio de Kalcedono vd
Poste Tria koncilio de Konstantinopolo vd
vdr
Dua koncilio de Konstantinopolo
5-a Ekumena Koncilio
Fecha 553
Agnoskata de katolikoj kaj ortodoksanoj
Antaŭa koncilio Koncilio de Kalcedono
Posta koncilio Tria koncilio de Konstantinopolo
Kunvokita de Imperiestro Justiniano la 1-a
Prezidita de Eŭtiko de Konstantinopolo
Nombro da partoprenantoj 166, el ili nur 12 de okcidento
Ĉeftemo Monofizitismo, Nestorianismo

Kvankam la celebrado en 451 de la Koncilio de Kalcedono supozigis la kondamnon al monofizitismo, ĉi tiu doktrino estis tre disvastigita en ampleksaj regionoj de Oriento, ĉefe en Egipto.

Por la imperiestro Justiniano la 1-a, la ebla skismo kiun minacis provoki la monofizitismon en la sino de la eklezio, povus okazigi la postan politikan sendependiĝon. Justiniano intencis allogi la kredantojn je monofizitismo per publikigado en 543, de edikto konata kiel "La Tri Ĉapitroj" per kiu li kondamnis la verkaĵojn de tri nestorianaj episkopoj, Teodoro de Mopsuestio, Teodoreto de Ciro kaj Ibas de Edeso kiuj sukcesis la nekondamnon al nestorianismo en la Koncilio de Kalcedono.