Duarangaj seksaj karakteroj

La «Duarangaj seksaj karakteroj» aŭ «Duarangaj seksaj trajtoj» estas tiuj fizikaj kaj fiziologiaj trajtoj de seksa matureco kiuj distingas inter la du seksoj de specio, sed ne estas rekte parto de la reprodukta sistemo, pro kio ili ne inkludas la seksorganojn, kaj tiele ili estas diferencaj el la unuarangaj seksaj karakteroj.

La duarangaj seksaj karakteroj permesas distingi la diferencajn seksojn.[1] Ties diversaj etapoj de disvolviĝo varias laŭ la specioj. Tiuj havas rilaton kun multaj aspektoj anatomiaj, funkciajbiologiaj de la internaj reproduktaj organoj.

La apero de tiu trajtoj estas stimulita de la produktado de hormonoj (de androgenojoestrogenoj), kio estas determinata de la genetika kodo.[2][3][4]

Ĉe homoj redakti

 
Anatomiaj trajtoj de homaj masklo kaj ino.

Ĉe homoj, la duarangaj seksaj karakteroj videblaj plej elstaraj estas la pligrandigo de la mamoj ĉe virinoj, kaj la vizaĝa hararo kaj la kresko de la gorĝa pomo ĉe viroj. La akcelo de la kresko en alto kaj en korpa maso estas konata populare kiel «subita kresko».[5]

Oni konsideras ke la adolesko ekas per la ektuĵa apero de tiuj seksaj trajtoj (en la pubereca aĝo), kaj finas ĉe la fino de la kresko. La ŝanĝoj kiuj okazas ĉe la plifirmiĝo de la duarangaj seksaj karakteroj ne estas uniformaj.[6]

La ĉefaj duarangaj seksaj karakteroj ĉe homoj estas la jenaj:

Ĉe viroj redakti

Ĉe virinoj redakti

  • Menstruo.
  • Mamoj disvolviĝantaj kun pli grandaj cicoj.
  • Averaĝe, pli malgranda alto ol ĉe viroj.
  • Averaĝe pli larĝaj talioj.
  • Pubvilaro kreskanta triangule, ĉe la reproduktaj organoj kovranta la vulvon kaj la puban monton.
  • Voĉo pli akuta ol tiu de viro.

Ĉe bestoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Seksa duformismo.

Iuj malĉefaj seksaj trajtoj konataj en diversaj specioj de bestoj inkludas pli grandan virkorpon, kolhararon de virleonoj, aŭ pli longajn aŭ pli kolorajn plumojn de virbirdoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-15.
  2. Manuel Pombo Arias, J. Argemí (1997), "Tratado de Endocrinología Pediátrica", Ediciones Díaz de Santos, pág 258
  3. http://www.news-medical.net/health/What-Does-Estrogen-Do.aspx
  4. Nuñez Partido (2012), "Psicología", Editorial Paraninfo, paĝo 159.
  5. Clotilde Vázquez Martínez,Ana Isabel De Cos Blanco,Consuelo López Nomdedeu, (2005) "Alimentación y nutrición: Manual teórico-práctico", Ediciones Díaz de Santos, paĝo 206
  6. Rocío Clavijo Gamero (2005), "Educador de educación especial de la Generalitat Valenciana: temario específico", MAD-Eduforma, paĝo 85.