La dufingra saluto (pole: Salutowanie dwoma palcami) estas armea saluto kaj skolta saluto.
Ĝi estas la deviga formo de salutado en la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando kaj aliaj uniformitaj institucioj de la lando.

Dufingra saluto

Ne estas klara kiam la dufingra saluto aperis en la pola armeo. Iuj opinias ke la origino estas la ĵuro de Tadeusz Kościuszko en 1794. Aliaj ke ĝi venas de polaj soldatoj en la rusia armeo ĉ. 1815 (Dispartigoj de Pollando-Litovio). Ankoraŭ alia legendo atribuas la saluton al la rememoro de la Batalo de Olszynka Grochowska en 1831, kiam soldato kiu perdis du fingrojn en la batalo salutis sian superulon per la vundita mano.