Dukloro-metano

kemia kombinaĵo
Duklorometano
Plata kemia strukturo de la Duklorometano
Tridimensia kemia strukturo de la Duklorometano
Alternativa(j) nomo(j)
  • Metilena klorido
  • Metilena diklorido
  • Dukloro-metano
  • Duklorido de metileno
Kemia formulo
CH2Cl2
CAS-numero-kodo 75-09-2
ChemSpider kodo 6104
PubChem-kodo 6344
Merck Index 15,6135
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora, nebrulema, volatila likvaĵo
Molmaso 84,927 g·mol-1
Denseco 1,3266g cm−3
Fandpunkto −96,7 °C
Bolpunkto 39,6 °C
Refrakta indico  1,4242
Memsparka temperaturo 556 °C
Solvebleco Akvo:17,5 g/L
Mortiga dozo (LD50) 1250 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R40
Sekureco S2 S23 S24/25 S36/37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335, H336, H341, H351, H373
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P314, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

DuklorometanoKlorido de metileno (formulo CH2Cl2) estas klororgana komponaĵo, senkolora, nebrulema, volatila likvaĵo devenanta el metano, kie duhidrogenoj estis anstataŭitaj de du kloratomoj. Klorido de metileno havas iomete dolĉecan odoron kaj estas vaste uzata kiel solvanto. Kvankam ĝi estas polara substanco, ĝi ne estas solvebla en akvo, sed miksiĝas kun multaj organikaj solvantoj tiaj kiaj etila acetato, alkoholoj, heksanoj, benzeno, karbona kvarklorido, dietila etero kaj kloroformo.

Ĝi ankaŭ estas multe uzata kiel farbo-forigaĵo kaj sengrasigaĵo[2]. En nutro-industrio, ĝi uzatas kiel senkafeina kafo kaj teo samkiel en preparado-ekstraktoj de lupoloj kaj aliaj gustigaĵoj. Ĝia volatileco rezultis en ĝia uzo kiel aerosola sprajilo por ĵetpelaĵoj kaj kiel blovagento en la fabrikado de poliuretanaj ŝaŭmoj. Klorido de metileno jam estis uzata kiel inhala anestezilo kaj agas kiel narkotaĵo en altaj koncentriĝoj. Kiam varmigita ĝi eligas toksajn fumojn kune kun fosgeno.

Duklorometano estis unue priskribita de la franca kemiisto Henri Victor Regnault (1810–1878)[3], kiu izolis ĝin ekde miksaĵo da klorometano kaj kloro kiu estis ekspoziciita al sunlumo.

Klasata kiel neŭrotoksa, duklorometano povas kaŭzi damaĝojn al cerbo kaj al centra nervo sistemo. La usona Agentejo por Protektado al Vivmedio (EPA) klasigis ĝin kiel potence karcinomogena al homoj, ĉar altaj ekspozici-niveloj al tiu kemiaĵo estis konfirmitaj kiel kaŭzo pri kancero-kazoj en bestaj hepatoj kaj pulmoj.[4]

Nerostitaj kafofaboj estas vaporigitaj ripetitaj fojoj en duklorometano ĝis kompleta elĉerpiĝo de la kafeino. Sekve, la solvanto estas tute drenita lasante malantaŭe plengustajn kafofabojn, tamen sen la nekonvenaj substancoj.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

 +2   +2 

Sintezo 2 redakti

 +   + + 

Sintezo 3 redakti

 +2    +2 

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

  • En besta kaj homa organismoj, duklorometano metaboliĝas en CO, CO2, formiata acido kaj HCl. Tiuj reakcioj estis konstatataj en laboristoj ekspoziciataj al ĉi-tiu poluciaĵo:[6]

3 + +   + + +6 

Reakcio 2 redakti

 +   +2 

Literaturo redakti

Referencoj redakti