Dunbar (Skotlando)

Dunbar (skotgaele Dùn Bàrr) estas marborda urbo de East Lothian, sudorienta Skotlando. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 6,350 loĝantojn.

Dunbar
urbeto • small burgh
Administrado
Poŝtkodo EH42
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 030  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 0′ N, 2° 31′ U (mapo)55.998333333333-2.5227777777778Koordinatoj: 56° 0′ N, 2° 31′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Dunbar (Skotlando)
Dunbar (Skotlando)
DEC
Dunbar
Dunbar
Situo de Dunbar
Dunbar (Britio)
Dunbar (Britio)
DEC
Dunbar
Dunbar
Situo de Dunbar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dunbar [+]
vdr
Haveno kaj kastelaj ruinoj, Dunbar

Historio redakti

La nomo "Dunbar" signifas "montet-fortikaĵo" kaj tia fortikaĵo konstruiĝis antaŭ la alveno de la romianoj. Ĝi estis la ĉefloko de kelta tribo, la votadinoj, kiujn la romianoj regis ekde la mezdua jarcento. Frue de la 5-a jarcento la romianoj forlasis Brition. Dum la sekvanta jarcento la anglosaksa regno Northumbria akiris Dunbar, kie la reĝoj lokigis superan oficiston por administri tiun parton de ilia regno kaj kolekti impostojn.

En 1018 la anglosaksoj transdonis Dunbar kaj Lothian al Malkolmo la 2-a (Skotlando). Ĉirkaŭ 1072 Malkolmo la 3-a konfidis Dunbar al Gospatric, anglosaksa nobelo kiun Vilhelmo la konkerinto forpelis de lia graflando Northumbria. Dum la sekvaj jarcentoj Skotlando kaj Anglio ofte batalis por posedo de Dunbar.

En 1568 la kastelo malkonstruiĝis. Dum la sekvaj jarcentoj la urbo prosperis kiel agrikultura centro kaj fiŝadohaveno.

En 1650 Oliver Cromwell venkis skotan armeon dum la dua batalo de Dunbar kaj tio ebligis lin kapti Edinburgon.

Dum la 19-a jarcento Dunbar iĝis populara feriejo kaj golfludejo.

Ekonomio redakti

Dunbar daŭre estas grava agrikultura centro, sed fiŝado ne tro gravas. Estas cement-fabriko kaj bierfarejo, kaj proksime situas la nuklea reaktoro Torness.