Dungcela intervjuo

Dungcela intervjuo estas momento, renkontiĝo, kiam dunganto volas konatiĝi kun kandidato, kiu deziras akiri laboron en la firmao de la dunganto. Por la persono, kiu serĉas laboron, la dungoto, la unua tasko estas krei dosieron kun kariertabelo, kandidatiga letero kaj aldonaj kopioj de diplomoj kaj atestiloj. Poste la dungoto liveros sian dosieron al la dunganto. Se la dunganto estas interesata per legado de tiu dosiero, li/ŝi venigos la dungoton al dungcela intervjuo.

Dungcela intervjuo.

La dungoto devas bone prepari sin al tiu intervjuo. Li/ŝi devas esplori pri la loko, kunporti ĉiujn dokumentojn denove, esplori per diversaj manieroj, per Interreto kaj aliaj, pri la aktivecoj de la firmao, tiel ke li/ŝi povos montri al la dunganto, ke liaj/ŝiaj kapabloj kaj servoj vere helpos al la kompanio. La aspekto (vestaĵoj) kaj sinteno (korpa lingvo, movoj, mienoj) kaj parolfluo, prononco, elektitaj vortoj, argumentado, ĉio tio havos sian gravecon en la decido de la dunganto.