Dunkleosteo (latine Dunkleosteus) estis unua superpredanto de foraj maroj kaj ĝiaj timigataj forkigitaj makzeloj vekas timon eĉ je 400 milionoj da jaroj pli poste. La preskaŭ dek metrojn longa fiŝo el familio Dunkleosteus blendita per ŝirmaj tabuloj atingis eĉ kvartunan pezon, kiu terorigis la ceterajn loĝantojn de devoniaj maroj antaŭ 415 ĝis 360 milionoj da jaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dunkleosteo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Plakodermoj Placodermi
Ordo: Arthrodira
Familio: Dinichthyidae
Genro: Dunkleosteo Dunkleosteus
Specio: Dunkleosteus telleri
Konserva statuso
fossil
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi monstro ja ne disponis dentojn en ĝusta vorto de senco, sed ĝi uzis iajn longajn ostajn dentegojn aŭ elstaraĵojn elirantaj el la makzeloj, por ke ili ĉasu kaj diserigu preskaŭ iun ajn kreitulon, kiu pro malfeliĉa hazardo troviĝis en ĝia sufiĉa proksimeco.

La ostaj elstaraĵoj, preskaŭ tute certe kovritaj per emajlo simile kiel dentoj, koncentris forton de mordo en malgrandan parton sur pinto per grandega forto 36.000 kilogramoj sur kvadrata colo (6,5 cm kvadrataj).

Premo kiel tiranosaŭro redakti

Tiu ĉi fakto farigas laŭ sciencistoj el dunkleosteo remaĉantan fiŝan ĉampionon de ĉiuj tempoj. Eble sole blanka ŝarko kapablas mordi proksimume almenaŭ per duona forto. En la kapablo evoluigi la plej grandan mordpremon ĝi viciĝas al flanko de grandaj krokodiloj kaj aligatoroj kaj grandaj dinosaŭroj kiel estis tiranosaŭro.

Esploristoj konstatis, ke tiu ĉi fiŝo ankaŭ kapablis tre rapide malfermi la buŝegon - proksimume dum kvinono de sekundo, kio kaŭzis suĉforton, kiu altiris la predon en la fermiĝantan buŝegon. Tio estas rara aperaĵo, kiam fiŝo estas ekipita ne nur de fortega, sed samtempe eĉ de rapida mordo.

Dunkleosteo aperis sur Tero (vere en la maro!) proksimume 175 milionoj da jaroj antaŭe, ol komencis sur ĝi kuradi dinosaŭroj. La domina predanto voris ĉion, kion ĝi volis. Ĝian menuon enhavis amonoidoj kun fortaj krustoj kaj multaj tentakloj, sed ankaŭ aliaj "blenditaj" fiŝoj. Kaj verŝajne ĝi nutris sin ankaŭ per primitivaj specioj de ŝarkoj. Ŝarkoj vere atingis grandan grandecon kaj diversspeciecon post tio, kiam Dunkleosteo kaj al ĝi similaj specioj pereis pro neklaraj kaŭzoj el tiamaj maroj.