Dunoj de Gasteren (nederlande Gasterse Duinen) estas naturareo en Gasteren provinco Drenthe, Nederlando kiu konsistas el sablodorsoj kaj malsekaj torfejoj. La areo formiĝis dum la Plejstoceno per terglacio, degelakvo, neĝoŝtormoj kaj riveroj.

Dunoj de Gasteren
nature area [+]
Koordinatoj53° 2′ 37″ N, 6° 39′ 19″ O (mapo)53.0437036.655289Koordinatoj: 53° 2′ 37″ N, 6° 39′ 19″ O (mapo)

Dunoj de Gasteren (Nederlando)
Dunoj de Gasteren (Nederlando)
DEC
Dunoj de Gasteren
Dunoj de Gasteren
Map
Dunoj de Gasteren
vdr
Floranta erikejo en la Dunoj de Gasteren
Dolmeno D10 en la Dunoj de Gasteren
Nebulo kaj suno sur la erikejo

La naturareo apartenas al la Drentsche Aa-areo, Natura 2000-areo. Tra la areo kondukas la Pieterpad.

Dum la mezepoko tiu areo estis vojnodo. De tio atestas la radsulkoj kiuj ankoraŭ videblas.

En la area sin paŝtas erikej-ŝafoj el Schoonebeek kaj altland-bovoj el Skotlando.

Je la suda flanko de la areo troviĝas dolmeno D10.

Geografia pozicio: (53° 2′ 37″ N; 6° 39′ 19″ E Mapo) Stratvido