Duobla bemolo (♭♭) signifas en muziko la alteraciadon de pratono du duontonojn pli malalten. La signo konsistas el du mallarĝe skribitaj simplaj ♭. Oni skribas ĝin aŭ sur linio aŭ en interspacon de notliniaro, kie ĝi alteracias la tonon skribita sur ĉi tiu tonalto. Se la plialtigenda tono staras sur helplinio, oni metas la duoblan bemolon antaŭ la helplinion.

Duobla bemolo

Oni uzas la simbolon kiel alteraciilo, kiu validas nur en tiu takto, en kiu ĝi estas notita, kaj nur en la notita oktavregiono. Male al simpla ♭ ĝi neniam aperas kiel antaŭsigno.

Vidu ankaŭ redakti