Duoninsulo Ŝandongo

La Duoninsulo Ŝandongo (ĉine 山東半島/山东半岛, pinjine: Shāndōng Bàndǎo) konata ankaŭ kiel Jiāodōng Duoninsulo (胶东半岛; 膠東半島) estas duoninsulo en la provinco Ŝandongo de nordorienta Ĉinujo. Ĝi markas la sudan limon de la Bohaj-maro.

Duoninsulo Ŝandongo
Situo de la Duoninsulo Ŝandongo.
Situo de la Duoninsulo Ŝandongo.
duoninsulo
Akvejo 1 Flava Maro
Akvejo 2 Bohaj-maro

Geografia situo

37° 0′ 0″ N, 121° 0′ 0″ O (mapo)37121Koordinatoj: 37° 0′ 0″ N, 121° 0′ 0″ O (mapo)
Duoninsulo Ŝandongo (Ŝandongo)
Duoninsulo Ŝandongo (Ŝandongo)
DEC
Duoninsulo Ŝandongo
Duoninsulo Ŝandongo

Map

vdr

Urboj de tiu duoninsulo estas Cindao, Jantaj kaj Veihai.

La loka dialekto de la Mandarena, nome Jiao-Liao, estas parolata ankaŭ en la duoninsulo Liaodongo norde tra la Bohaj-maro.

La Duoninsulo Ŝandongo formis parton el la Kjaŭcĉua cedo al Germanujo el 1898 al 1914. Dum la Unua Mondmilito, Japanio konkeris la urbon de Cindao (iam tenita de Germanujo) en la duoninsulo en novembro 1914; Japanujo estis deklarinta militon al Germanio (Aŭgusto 1914) laŭ terminoj de la Angli-Japania Alianco de 1902.

Post la Unua Mondmilito, oni atendis, ke Ŝandongo revenus al Ĉinujo, sed anstataŭ ĝi estis atribuita al Japanujo la 30an de aprilo 1919 post oni sciis, ke la Ĉina Ĉefministro Duan Kirui estis subskribinta cedon de Ŝandongo al Japanio kiel repago de ŝuldo.

La Duoninsulo Ŝandongo estas konsiderata unu el la 13 plej kreskaj urbareoj en Ĉinio kun ege enorma demografia kaj ekonomia disvolviĝoj.

Vidu ankaŭ redakti

References redakti