Duoninsulo de Arvert

La duoninsulo de Arvert estas duoninsulo en sudokcidenta Francio, en la departemento Charente-Maritime.

Duoninsulo de Arvert
La duoninsulo de Arvert en Charente-Maritime
La duoninsulo de Arvert en Charente-Maritime
preskaŭinsulo
Akvejo 1 Seudre
Akvejo 2 Atlantiko, Ĝirondo

Geografia situo

45° 44′ 25″ N, 1° 10′ 14″ U (mapo)45.74034-1.170645Koordinatoj: 45° 44′ 25″ N, 1° 10′ 14″ U (mapo)
Duoninsulo de Arvert (Francio)
Duoninsulo de Arvert (Francio)
DEC
Duoninsulo de Arvert
Duoninsulo de Arvert

Map

vdr

Geografio redakti

 
La golfo Bonne Anse vidata de la lumturo de La Coubre

La duoninsulon bordas Atlantiko oriente, la golfeto Maumusson norde (fronte al la insulo Oléron), la rivero Seudre nordoriente kaj la estuaro Ĝirondo sudokcidente. Ĝia historia ĉefurbo estas Arvert, sed nun ĝia plej granda urbo estas Royan, grava banurbo kaj haveno.

En la okcidenta parto de la duoninsulo troviĝas la terkapo de La Coubre, plejparte kovrita de la granda arbaro de La Coubre (preskaŭ 5 000 ha), konsistanta el pinoj. Sude de la terkapo estas golfeto nomata golfo Bonne Anse.


Administrado redakti

Administre, la duoninsulo de Arvert situas en la arondismentoj de Rochefort kaj Saintes en la departemento Charente-Maritime. Ĝin konsistigas la komunumoj Arvert, Breuillet, Chaillevette, L'Éguille, Étaules, Les Mathes, Médis, Mornac-sur-Seudre, Royan, Saint-Augustin, Saint-Georges-de-Didonne, Saint-Palais-sur-Mer, Saint-Sulpice-de-Royan, Saujon, La Tremblade kaj Vaux-sur-Mer.

Turismo redakti

 
Côte sauvage, la okcidenta bordo de la duoninsulo
 
La arbaro de La Coubre

La duoninsulo de Arvert estas turisma loko: ĝia okcidenta bordo, Côte sauvage (“sovaĝa bordo”) allogas surfistojn, dum laŭ ĝia suda bordo, Côte de beauté (“bordo de beleco”), troviĝas pluraj banurboj, el kiuj la plej granda estas Royan. Tie estas ankaŭ la bestoĝardeno de La Palmyre (en Les Mathes), unu el la plej grandaj en Francio.

Biciklaj vojoj estas multaj: la vojo EuroVelo 1 trairas la duoninsulon de La Tremblade ĝis Royan tra la arbaro de La Coubre.


Vidu ankaŭ redakti