Duonkantono, germane Halbkanton, estas la nuntempe ne plu oficiala, sed tamen daŭre kutima nomo por la ses kantonoj de Svislando, kiuj nur havas unu voĉon en la Kantona Konsilio, dum la aliaj kantonoj havas du voĉojn.

neoficiala komuna kantona blazono de kantono Bazelo Urba kaj kantono Bazelo Kampara

Tiuj ses kantonoj estas

neoficiala komuna kantona blazono de Ob- kaj Nidvaldo

Laŭ la nova nomenklaturo de la Svisa Federacia Konstitucio de la jaro 1999 la vorto ne plu uziĝas. La nova konstitucio en artikolo 142 alineo 4 nomas la ses kantonojn kaj precizigas, ke tiuj "kantonoj" havu "po duonan kantonan voĉon". La nuna oficiala nombromaniero do konsideras la ses antaŭajn "duonkantonojn" tutaj kantonoj, kaj sekve Svislando ne plu havas 23, sed nun 26 kantonojn. Neoficiale, la svisoj tamen daŭre pluparolas pri la ses "duonkantonoj", ĉar por la vorto ne enkondukiĝis nova, alternativa esprimo.