:

La dupunkto estas marko de interpunkcio, skribata per du vertikalaj punktoj. Dupunktoj estas uzataj por:

  • anonci citaĵon – Zamenhof diris: «Sed homoj kun homoj»
  • klarigi konsekvencon – Mi estas malsana: mi ne laboros hodiaŭ
  • klarigi kaŭzon – Mi ne laboros hodiaŭ: mi estas malsana
  • fari liston – Mi aĉetis manĝaĵojn: panon, viandon kaj legomojn.
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Ankaŭ oni uzas dupunkton en la skribado de horoj, minutoj kaj sekundoj. Oni apartigas la horojn, la minutojn kaj la sekundojn per dupunkto, ekzemple: 10:15 indikas deka horo kaj dek kvin.

Tipografio redakti

Plej ofte oni ne metas spaceton antaŭ la dupunko. Tamen laŭ la tipografio de kelkaj lingvoj (ĉefe la franca) kutimas aŭ eĉ estas postulata, ke oni uzu spaceton antaŭ tiu signo. Sed ĝi nepre estu "nedisigebla" spaceto (por eviti ke la dupunkto troviĝu komence de linio), ĝenerale kun konstanta larĝeco, kaj pli malgranda ol la ordinara spaceto. En la Fundamento de Esperanto skribas Zamenhof dupunktojn kun spacetoj antaŭaj.

Matematike redakti

Oni uzas la dupunkton por montri rilatumon de du nombroj. Tiel, ĝi (kiel la oblikvo) estas simbolo de divido.

Komputike redakti

En komputiko la dupunkto estas signo 58 en ASCII kaj Unikodo. En la programlingvo C kaj aliaj programlingvoj, la dupunkto estas parto de la ?: operacisimbolo, kiu estas uzata por simplaj buleaj operacioj.