Duroc (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Duroc [dyʁɔk] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linioj 10 kaj 13, inter la 6-a, 7-a kaj 15-a arondismentoj de Parizo.

Duroc
Kajoj de linio 10
Kajoj de linio 10
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 6-a / 7-a / 15-a
Geografia situo 48° 50′ 49″ N, 2° 18′ 59″ O (mapo)48.8468287419192.3164790868759Koordinatoj: 48° 50′ 49″ N, 2° 18′ 59″ O (mapo)
Duroc (Parizo)
Duroc (Parizo)
DEC
Duroc
Duroc
Duroc
Situo sur mapo de Parizo
Map
Duroc
Ecoj
Trakoj 4
Kajoj 4
Tarifa zono 1
Jara trafiko 2 645 064 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1923 M10
27-a de julio 1937 eksa 14
9-a de novembro 1976 M13
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 0207
Metro-linioj M10 · M13
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita en 1923.

La stacio troviĝas en kruciĝejo nomita Placo Léon-Paul-Fargue, kie kruciĝas la akso Bulvardo des Invalides / Bulvardo du Montparnasse, unuflanke, kaj Strato de Sèvres, aliflanke. Ĝi situas apud la malnova bariero de Sèvres de la muro de "Ĝeneralaj Farmistoj" (impost-kolektistoj).

Ĝi omaĝas al Gérard Christophe Michel Duroc, duko de Friulo (1772-1813), generalo de la Imperio, kiu estis adjutanto de Napoleono Bonaparte en Italio kaj Egiptio. Li estis nomita granda marŝalo de la palaco en 1804. Li estas entombigita en Hotelo de la Invalidoj apud la imperiestro.

Alirejoj redakti

La stacio disponas pri kvar alirejoj:

  1. Bulvardo des Invalides - Institut National des Jeunes Aveugles: 56, Bulvardo des Invalides
  2. Bulvardo du Montparnasse - Hospitalo Necker - Enfants malades: 2, Bulvardo du Montparnasse
  3. Placo Léon-Paul Fargue: orienta flanko de la placo
  4. Strato de Sèvres: norda flanko de Placo Léon-Paul Fargue

Interkonektoj redakti

  •   RATP 28, 39, 70, 82, 87, 89, 92

Proksime redakti

  • Asocio Valentin Haüy (AVH)
  • Institut national des jeunes aveugles (INJA) (lernejo por blinduloj)
  • Hospitalo Necker-Enfants malades (hospitalo por infanoj)
  • Muzeo Valentin-Haüy

Vidu ankaŭ redakti