Duronia

komunumo de Italio

Duronia estas komunumo de la provinco Kampobaso de la regiono Molizo de Italujo. Ĝi havas 393 loĝantojn (en decembro 2019), sed en la malfrua 19-a jarcento kaj frua 20-a ĝis la Dua Mondmilito, la loĝantaro estis pli ol 2000. Ĝi situas en la Apenina montaro, proksimume 20 kilometrojn okcident-nordokcidente de la urbo Kampobaso, kaj limas kun la provinco Isernio.

Duronia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Moliso (2005)
Provinco CB Kampobaso (2005)
Geografia situo 41° 40′ N, 14° 28′ O (mapo)41.66666666666714.466666666667Koordinatoj: 41° 40′ N, 14° 28′ O (mapo)
Alto super marnivelo 918 m [+]
Areo 22 (2005) km²
Loĝantaro 404 (2023)
Loĝdenso 18 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bagnoli del Trigno (IS), Civitanova del Sannio (IS), Frosolone (IS), Molise, Pietracupa, Torella del Sannio (2005)


Poŝtkodo 86020
Imposta kodo C772
Kodo laŭ ISTAT 070022
Telefona prefikso 0874
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Geografio redakti

 
Situo de Duronia en Kampobaso.

La ĉefa vilaĝo de Duronia staras sur monteto. Malpli ol kilometron al la sudoriento estas pli granda, frape elstara monteto nomata La Civita. Ĝi konsistas plejparte el supra-Triasa dolomitpetro kaj dolomita kalkopetro neordinaraj por la zono. La malpli elstara tero ĉirkaŭ La Civita konsistas el malsupra-Kretacea kotpetro konsistiganta la bazon de la Samnia Kovraĵo. La petroj de La Civita estis aligitaj al la Samnia Kovraĵo dum ties rompo disde la origine subkuŝanta Lagonegra Unuaro antaŭ proksimume 7 milionoj da jaroj. La dolomitigo detruis fosiliojn, sed iuj nedolomitaj partoj entenas fosiliojn de duvalvuloj kaj radiuloj. Ĉe la plej malsupra bazo de la monteto estas kotpetroj kies mez-Triasan originon garantias fosilioj de la radiulo Meandrospira pusilla.[1] La plej malalta parto de la komunumo estas la valo de la rivero Trigno, kiu fluas tra la nordokcidenta ekstremo.

Historio redakti

La ruino de antikva Samnia fortikaĵo estas sur La Civita.[2] La moderna vilaĝo origine havis la nomon Civitavecchia, sed en 1875 ĝi estis ŝanĝita pro kredo, verŝajne erara, ke la fortikaĵo estis la Duronia kaptita de la Roma konsulo Lucio Papirio Kursoro en 293 a.K. dum la Samniaj Militoj.[3][4]

Dum la antikva, meza, kaj frumoderna epokoj la homoj de la regiono bredis ŝafojn kaj migrigis ilin ĉiujare laŭ tradiciaj vojoj. Antikve Duronia estis ĉe la Marsa ŝafovojo,[5] kaj frumoderne ĉe vojo inter Castel di Sangro kaj Lucera.[6]

 
Monumento en Duronia al la mortintoj en la minkatastrofo de Monongah.

Post la 19-a jarcento multaj homoj migris de Duronia al Ameriko. 36 elmigrintaj Duronianoj mortis en la minkatastrofo de Monongah en la usona ŝtato Okcidenta Virginio en 1907. Post la Dua Mondmilitoj granda nombro da Duronianoj ekloĝis en Mar del Plata, Argentino, kaj laboris kiel agrikulturistoj. Nuntempe, la loĝantaro de Duronio konsistas ĉefe el maljunuloj kies parencoj formigris.[7]

Ekonomio redakti

Duronia ofertas gvidatan kamparan turismon kaj festas festivalon pri scattone, manĝaĵo farita el nudeloj kun vino kaj pipro.[8]

Scienco redakti

Duronia estas la loko de unu el la tri termagnetismaj observejoj de la Nacia Instituto de Terfiziko kaj Vulkanologio.[9] Ĝi ekfunkciis en 2008 kaj situas en pinarbaro du kilometrojn for de la vilaĝo. La loko estis elektita pro la malintenso de elektromagneta bruo.[10]

Notoj redakti

  1. Patacca, Etta. 2012. "Upper Triassic basinal carbonates between the Molise and Sannio Nappes near Frosolone (Duronia, Molise): Geological implications." Rendiconti online della Società Geologica Italiana 23.
  2. Di Palma, Francesca. 2020. "The fortifications of Colle Le Case: a new study of Samnite enclosures in Molise (Italy)". En Delfino, Davide, k. al. (red.), Late Prehistoric Fortifications in Europe: Defensive, Symbolic and Territorial Aspects from the Chalcolithic to the Iron Age: Proceedings of the International Colloquium ‘FortMetalAges’, Guimarães, Portugal. Oxford: Archaeopress. 209.
  3. Livio. Ab Urbe Condita 10.39.4.
  4. Oakley, S.P. 2005. A Commentary on Livy, Books VI-X. Oxford: Oxford University Press. 415.
  5. Salmon, E.T. 1967.Samnium and the Samnites. Cambridge: Cambridge University Press. p. 69.
  6. Meini, Monica, k. al. 2014. "Landscape conservation and valorization by satellite imagery and historic maps. The case of Italian transhumance routes". European Journal of Remote Sensing 47.
  7. Favero, Bettina Alejandra. 2013. La última inmigración. Italianos en Mar del Plata (1945-1960). Buenos Aires: Imago Mundi.
  8. Marchetti, Silvia. 2019. "These Italian Towns Will Pay You $27,000 to Move There." CNN Wire. [1]
  9. Bagiacchi, P., k. al. 2021. Yearbook: Duronia Observatory: 2020.
  10. Palangio, Paolo. 2009. "A new station for monitoring electromagnetic fields in Duronia (Italy): Experimental setup and first results." Annals of Geophysics 52(5).