Durrington estas vilaĝo en Britio, graflando Wiltshire, distrikto de Salisbury, en valo de rivero Avon. Ĝi estas riĉa je antaŭhistoriaj memoraĵoj, el kiuj plej gravas la plej granda megalito de Anglio, la Stonehenge, 2,5 km sudokcidente.

La vilaĝo havas 7.182 loĝantojn.