La Dustria arasario (Pteroglossus pluricinctus) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La specifa nomo P.pluricinctus signifas “kun multaj strioj”, sed vere la plej rimarkinda eco de la specio estas nur du tre nigraj strioj kiuj trapasas sian ventron flavan kun iom da ruĝa nuanco kaj ĉefe sub la suba nigra strio. Tiu karaktero faras la specion nekonfuzebla, ĉar neniu alia inter arasarioj havas similan markon. Krome estas nigraj ankaŭ la kapo, gorĝo, flugiloj, supra dorso (iom malhelblueca) kaj supra vosto. La suba dorso (granda pugo) estas tre kontraste ruĝa kaj la suba vosto estas grizeca. En la nigra kapo elstaras blua nuda haŭtaĵo ĉirkaŭ kaj malantaŭ la heleca okulirizo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dustria arasario
Dustria arasario
Dustria arasario

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. pluricinctus'
Pteroglossus pluricinctus
(Gould, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La beko montras tre klare markitan flavan bazobordon, malsupran makzelon nigran, supran makzelon kun nigraj bazo kaj supra bordo, suba bordo kun tre markita dentarformo, ruĝa pinto kaj flava ĝenerala koloro pli flave en unua duono kaj pli pala en pinta duono, preskaŭ blankeca. La supraj kruroj estas brunaj.

La specio troviĝas en nordokcidenta Brazilo, al orienta Kolombio, Ekvadoro, nordorienta Peruo kaj suda Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, sed ne inondeblaj, pli malofte en inondeblaj kaj foje en iom pli altaj teroj ĝis 900 m de altitudo.

Ili vivas, kiel aliaj arasarioj, en grupoj de ĝis 10 membroj kaj flugas laŭ rektaj linioj. Ili nestumas ĉefe en jam uzitaj arbonestoj, kiujn la masklo aranĝas post allogado de la ino, kiu demetas 2 al 4 ovojn.

Fonto redakti