Duszniki-Zdrój

urbo en Silezio

Duszniki-Zdrój (ĝis 1945 germane Bad Reinerz) estas kuracloko en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Duszniki-Zdrój en distrikto Kłodzko (Glatz). En la urbo estas muzeo pri papero kaj okazas internaciaj Ŝopeno-festivaloj.

Duszniki-Zdrój
germane: Bad Reinerz

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo • urba municipo de Pollando • kuracloko • turisma celloko
Duszniki-Zdrój (Pollando)
Duszniki-Zdrój (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Dusznik-Zdroju
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Kłodzko (Glatz)
Komunumo Duszniki-Zdrój
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1346
Koordinatoj 50° 23′ N, 16° 23′ O (mapo)50.38333333333316.383333333333Koordinatoj: 50° 23′ N, 16° 23′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 583 m
Areo 22,28 km²
Loĝantaro 4240 (en 2021)
Loĝdenso 190 loĝ./km²
Poŝtkodo 57-340
Telefona antaŭkodo 74
Aŭtokodo DKL
TERYT 5020108011
Estro Grzegorz Średziński
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Rynek 6
Retpoŝto de estraro duszniki@duszniki.pl
Poŝtkodo de estraro 57-340
Telefono de estraro 74 866-92-10
Fakso de estraro 74 866-90-25
Poŝto de estraro duszniki@duszniki.pl
Ĝemelaj urboj Audun-Le-Tiche (Francio)
Bad Sulza (Germanio)
Deštné v Orlických horách (Ĉeĥio)
Hoya (Germanio)
Nova Urbo de Prago nad Metují (Ĉeĥio)
Olešnice (Blansko) v Orlických Horách (Ĉeĥio)
Sedloňov (Ĉeĥio)
Komunuma retejo http://www.duszniki.pl/
vdr
Familio Zamenhof en tiama Bad Reinerz, 1909

Nomo redakti

Polan nomon Duśniki kaj la germanan Reinerz en libro Krótki rys jeografii Szląska dla nauki początkowej (Eta skizo de geografio de Silezio por komenca lernado), eldonitan en Głogówek en 1847 donis silezia verkisto Józef Lompa.

Esperanto redakti

En aŭgusto kaj septembro 1906 en tiama Bad Reinerz ripozis L. L. Zamenhof vojaĝante al kaj revenante de la 2-a UK en Ĝenevo. En aŭgusto 1909 en la vilao „Hubertus” denove ripozis d-ro Ludoviko Zamenhof kun familio vojaĝante al la 5-a UK en Barcelono. Dimanĉon la 22-an de aŭgusto vizitis tiun banlokon areto da gesamideanoj el Breslau, Schweidnitz kaj Gleiwitz. Tutan tagon ili kunestis en plej agrabla interparolado kun la gesinjoroj Zamenhof, kaj aŭskultis iliajn rakontojn pri la komenca periodo de nia afero.

Silezia Ligo Esperantista (SILEO) starigis en 1931 Zamenhof-memorŝtonon en Bad Reinerz kaj alkroĉis Zamenhof-memortabulon al la vilao, kiu intertempe nomiĝis Villa Métropole. Iniciatis kaj plej aktive laboris por starigo de la ŝtono la kasisto de SILEO Karl Kliem el la proksima urbo Löwenberg, kiu depost 1945 estis pole renomita Lwówek Śląski).

La memorŝtono estis inaŭgurita la unuan dimanĉon post la 23-a UK en Krakovo. Inaŭguran parolon faris prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Arnold Behrendt el Berlino. Bernhard Zenker tradukis oficialajn paroladojn de la urbestro, faritajn ĉe la memorŝtono kaj en salono de kuracloko. Surskribo sur memorŝtono tekstas:

Al Dr. L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto (bildo).

Inaŭguro de memorŝtono okazis dimanĉe, la 9-an de aŭgusto 1931.

Internacia kunlaboro redakti

Partneraj urboj kaj komunumoj

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti