Dutakta motoro estas piŝtomotoro (tipo de eksplodmotoro) kiu liveras laboron dum ĉiu movo malsupren de la piŝto en la cilindroj. Kontraŭe al kvartakta motoro, de kiu la piŝtoj liveras laboron dum ĉiu dua movo malsupren.

Animacio de dutakta motoro

Ĝenerala principo redakti

Malglate oni povas kompari dutaktaktan motoron kun kvartakta motoro, kun la diferenco ke tio kio ĉe la kvartakta motor estas separita en tempo, ĉe dutakta motor estas separita en spaco. La krankŝaftujo dum la duono de la tempo tranprenas la rolon de la cilindrospaco. Tio tuj montras la malavantaĝon de tiu tipo motoro: la krankŝaftujo ne povas esti uzata por la lubrikado. Oni bezonas alian lubrikadon, interalie mikslubrikadon (miksado de fuelo kun oleo). La avantaĝo de la dutakta motoro estas ke dum la sama tempo ĝi liveras pli da laboro. La povumo estas por la sama maso ankaŭ pli granda, aŭ alie esprimata (plej ofte pli grava) dutakta motoro povas liveri la saman povumon per pli malgranda maso kiel kvartakta motoro.