Dutranĉita kuba kahelaro

En geometrio, la dutranĉita kuba kahelaro estas kahelaro de eŭklida 3-spaco. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per dutranĉo de la regula kuba kahelaro.

Dutranĉita kuba kahelaro
Bildo
Speco Konveksa unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco
Vertica figuro Egaledra tetraedro
Latera figuro Izocela triangulo {3}
Simbolo de Schläfli t1,2{4,3,4}
Figuro de Coxeter-Dynkin

Edroj Kvadratoj {4}
seslateroj {6}
Ĉeloj Senpintigitaj okedroj (4.6.6)
Ĉeloj ĉirkaŭ latero (4.6.6)3
Edroj ĉirkaŭ latero 4.6.6
Ĉeloj ĉirkaŭ vertico 4 senpintigitaj okedroj (4.6.6)
Edroj ĉirkaŭ vertico 42.64
Lateroj ĉirkaŭ vertico 4
Geometria simetria grupo [4,3,4]
Propraĵoj ĉelo-transitiva, latero-transitiva, vertico-transitiva
Duala Egaledra tetraedra kahelaro
vdr
Latera krado
Pli granda parto de kahelaro

La kahelaro estas unu el 28 konveksaj unuformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco. Ĝi estas ankaŭ ero de diversdimensia familio de kahelaroj konsistantaj el permutaj hiperpluredroj.

Ĝi estas komponita nur el senpintigitaj okedroj, po 4 ĉirkaŭ ĉiu vertico.

Ĝi estas ĉelo-transitiva. Ĝi estas ankaŭ latero-transitiva, kun 2 seslateroj kaj unu kvadrato ĉirkaŭ ĉiu latero.

Dum konstruado, la kahelaro havas du fontoj de senpintigitaj okedroj. Duono estas centrita je ĉeloj de la originala kuba kahelaro, kaj duono estas centrita sur la verticoj de la originala kahelaro.

Kvankam nur regulaj kvaredroj ne povas kaheli eŭklidan spacon, la duala de ĉi tiu kahelaro, egaledra tetraedra kahelaro, konsistas el identaj neregulaj kvaredraj ĉeloj kun izocelaj triangulaj edroj (ĉi tia kvaredro estas egaledra tetraedro) kaj kahelas la spacon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti