Duvalenta operacio

matematika operacio, kiu akceptas du argumentojn

Duvalenta operacioduargumenta operacio estas operacio kies valento estas du, do funkcio ĵetanta kartezian produton A×B de du aroj al iu aro C.

Tre ofte A, B kaj C estas la sama aro, kaj do temas pri funkcio ĵetanta A×A al A — tian ĉi apartan specon de operacio oni nomas interna operacio sur la aro A. Tiaj estas, ekzemple, la bazaj operacioj adicio, subtraho, multipliko kaj divido, kvankam por multaj algebraj strukturoj divido estas difinita ne sur la tuta aro A×A (divido per nulo ne estas difinita en ringoj).

Notacio redakti

Por la duvalentaj operacioj plej ofte oni uzas intermetan operaciskribon, ĉe kiu la operacisimbolo situas inter la operandoj.

Pluraj duvalentaj operacioj povas kombiniĝi, ekzemple:

 

En komputado aŭ en matematiko por eviti la neceson uzi krampojn, oni povas uzi senkrampajn operaciskribojn:

  • antaŭmeta operaciskribo (la operacisigno antaŭ la operandoj):  
  • postmeta operaciskribo (la operacisigno post la operandoj):  

Ankaŭ ekzistas la funkcia operaciskribo kun literaj funkcinomoj anstataŭ simboloj, kaj krampoj, ekz-e:  mult(plus(a,b),minus(c,d)).

Ecoj redakti

Duvalentajn operaciojn oni ofte karakterizas per iliaj proprecoj, ekz-e komuteco, asocieco, distribueco.