Municipo Dvakačovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, 8 km nordoriente de urbo Chrudim, 11 km okcidente de urbo Pardubice kaj 6 km norde de urbo Dašice. Dvakačovice troviĝas sur varma marna deklivo super rivero Novohradka. Vivas ĉi tie 195 loĝantoj (2023).

Dvakačovice
municipo
Dvakačovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dvakačovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Novohradka
Situo Dvakačovice
 - alteco 248 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 01″ N 15° 53′ 49″ O / 49.98361 °N, 15.89694 °O / 49.98361; 15.89694 (mapo)
Katastro 3,64 km² (364 ha) Dvakačovice
Loĝantaro 195 (2023)
Denseco 53,57 loĝ./km²
Unua skribmencio 1415
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 62
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 504955
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dvakačovice
Retpaĝo: www.dvakacovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Prahistorio redakti

Ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estis prisetlita jam en pratempo. De ĉi tie estas trovaĵoj el la pli frua kaj malfrua bronzaj epokoj, kulturoj luzacia kaj silezi-platenica. En la teritorio vivis en latena epoko (400 - 0 jaroj a.K.) keltoj. Pri relative densa slava prisetlo atestas kupolsepultejo en arbaro oriente de la vilaĝo kaj pluaj trovaĵoj.

Historio kaj eklezioj redakti

En la jaro 1415 nobelulo Štěpán el Dvakačovice aligis sian sigelon al plendo kontraŭ bruligo de Magistro Johano Hus. En Dvakačovice kaj proksimaj vilaĝoj ekzistis de husanaj tempoj multnombra komunumo de Bohemiaj Fratoj kaj de la 18-a jarcento la vilaĝo estas centro de evangeliana eklezio. Evangeliana preĝejo estis en la vilaĝo konstruita en novgotika stilo en la 19-a jarcento. Estas ĉi tie ankaŭ katolika kapeleto de la Plej Sankta Triunuo sur vilaĝplaco, ankaŭ en novgotika stilo el la 19-a jarcento.

Naturo redakti

Fruktodonaj grundoj kaj klimaj cirkonstancoj liveris kondiĉojn por sukcesa agrokulturado, fruktoĝardenoj kaj en pasinteco ankaŭ por vinberĝardenoj. Arbara deklivo super la dekstra bordo de Novohradka estas signifa biokoridoro ebliganta migradon de animaloj en tre senarba pejzaĝo.

Akvomastrumado redakti

Super la riverbaraĵo en Dvakačovice komenciĝas signifa akvomastruma konstruaĵo, malnova artefarita kanalo Zmínka. Kanalo estis konstruita en la 15-a jarcento, en tempo de rapida disvolvo de fiŝlaga mastrumado. Ĝi estas nuntempe 11,5 km longa kaj kondukas akvon el Novohradka al Loučná. Ĝia ĉefa tasko estis provizi per akvo fiŝlagan sistemon sub Černá za Bory, kie nuntempe estas vilaĝoj Staročernsko kaj Spojil.

Popolaj konstruaĵoj redakti

Vidindaj estas domo n-ro 10 el la 1-a duono de 19-a jarcento, teretaĝa kun dekore dividita frontalo kaj bieno n-ro 41 kun pordego el la komenco de 19-a jarcento.

Turismo redakti

Tra la vilaĝo iras signitaj cikloturismaj padoj n-ro 4111 el Horní Roveň al Zbohov kaj n-ro 4122 el Dašice al Přibyslav.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti