Dzukio (litove DzūkijaDainava, la dua nomo laŭvorte signifas "lando de kantoj") estas unu el la kvin etnografia regionoj de Litovio en la sudoriento de la ŝtato. La regiono ankaŭ inkluzivas vastajn historie litovajn teritoriojn de Belorusio, kaj iom de Pollando. La regiona ĉefurbo estas Alytus, kvankam la plej larĝa urbo estas Vilnius.

Dzukio
Regiono
Blazono
regiono [+]

LandoLitovio

ĈefurboAlytus
- koordinatoj54° 20′ 0″ N, 24° 0′ 0″ O (mapo)54.33333333333324Koordinatoj: 54° 20′ 0″ N, 24° 0′ 0″ O (mapo)


Dzukio (Tero)
Dzukio (Tero)

Dzukio (Litovio)
Dzukio (Litovio)
DEC
Dzukio
Dzukio

Map
Dzukio
Vikimedia Komunejo:  Dzūkija [+]
vdr
la historiaj etnografiaj regionoj de Litovio

Geografio redakti

Dzukio estas lokigita en la sudoriento de Litovio kaj ene de la ŝtata teritorio konsistas el la urboj Alytus kaj Vilnius aldone al la municipoj Varėna, Alytus, Šalčininkai, Trakai, Vilnius, Lazdijai, Elektrėnai kaj la sudo de Švenčionys. Vasta parto de la regiono nun apartenas al okcidenta Belorusio, kun la ĉefaj urboj Lida (litove Lyda) kaj Grodno (litove Gardinas), kaj pli eta parto de la regiono nun troveblas en nordorienta Pollando (vojevodio Podlasio). La urboj Vilnius, Lyda kaj Alytus estas la plej grandaj urboj de Dzukio, kaj la lasta el la tri historie estas konsiderata ĝia ĉefurbo. La difino de ĉiuj 5 etnografiaj regionoj de Litovio ne estas politika aŭ administra, sed kultura laŭ simileco de dialektoj, kamparaj tradicioj, kantoj kaj tradiciaj historioj. Norde de Dzukio najbaras la etnografia regiono Aŭkŝtajtio kaj okcidente Suvalkio.

Larĝaj partoj de Dzukio estas kovrataj de arbaroj kaj en la plej maldense loĝataj areoj de la regiono la denseco de enloĝantoj estas malpli ol 4 personoj po kvadrata kilometro. La plej granda marĉo de Litovio, Čepkelių, ankaŭ troviĝas ĉi-tie.

Du el la entute kvin naciaj parkoj troviĝas en Dzukio: la Nacia Parko Dzukio sudokcidente de Varėna ekestis dum 1991 kaj la Nacia Historia Parko Trakai apud la tradicia mezepoka regocentro Trakai establiĝis dum 1992.

Lingvo redakti

La enloĝantoj de Dzukio tradicie parolas la dzukian dialekton de la litova lingvo, kiu laŭ plej moderna lingvistika klasigo nun havas la etikedon "suda aŭkŝtajtia", do estas subdialekto de la aŭkŝtatia dialektogrupo. Kvankam historie la dialekto estas multe parolata kaj havas fortan pozicion en la enloĝantaro, kiel en multaj regionoj de la mondo ĝia uzo nun tendence malkreskas.

La orienta parto de Dzukio, kiu nun troviĝas en Belorusio, sed ankaŭ la regionoj de la municipoj Šalčininkai kaj Vilnius, estis tre influitaj de slavigo kaj nun havas grandan procentaĵon da parolantoj de la pola kaj belorusa lingvoj.

Tradicioj redakti

Pro sia malurbeco, la vastaj arbaroj kaj marĉoj, la regiono dum someroj kaj aŭtunoj havas abundon da sovaĝaj beroj kaj fungoj. Kolekti ilin estas antikva tradicio de la dzukianoj. Multaj el ili somere kaj aŭtune vendas la kolektitajn arbarajn berojn kaj fungojn stratorande, kvankam nun pli kaj pli centrigitaj kompanioj emas aĉeti la kolektaĵojn. Aldone homoj el aliaj partoj de Litovio venas al Dzukio por kolekti berojn kaj fungojn, kvankam la lokuloj provas kaŝi la plej bonajn lokojn de ĉiuj nelokuloj. La litova lingvo tute nature krom la substantivo "grybas" (fungo) havas la verbon "grybauti" (fungumi, do kolekti arbarajn fungojn)... tiom ĝenerala estas la hobio fungokolektado.

Politiko redakti

Kiel ĉiuj etnografiaj regionoj de Litovio krom Ĵemajtio en la pleja okcidento, Dzukio neniam estis difinita politika aŭ administra unuo. Tradicie, la urbo de Alytus estas rigardata la ĉefurbo de la regiono, kvankam la urbo Kaŭnaso ĉe la nordorienta rando de la regiono multe pli grandas. Dum la jaroj post 1990 iuj litovaj politikistoj inkluzive de la eksa prezidento Rolandas Paksas subtenis la ideon, malinstali la 10 artefaritajn distriktojn de Litovio kaj anstataŭe oficialigi la tradiciajn etnografiajn regionojn kiel subŝtatoj, kiuj ricevus la nomon "lando" kiel en GermanioAŭstrio. Laŭ tiaj planoj, Dzukio estus unu el la oficialaj "landoj". Kvankam tute ne klaras ĉu tiu ideo iam ajn konkretiĝos, jam antaŭ pluraj jaroj estis kreitaj kaj oficiale aprobitaj flago kaj blazono de Dzukio.

Simboloj redakti

La blazono de Dzukio bildigas blankan militiston kun defenda ŝildo, kiu staras sur blanka grundo, antaŭ fono de blua ĉielo. La granda blazono havas la saman motivon, sed aldone dekstre kaj maldekstre po unu figuron, kiu tenas la blazonoŝildon, kaj sube la latinan moton Ex gente bellicosissima populus laboriosus ... "de gento plej militema al popolo laborema". Tiu moto aludas al la antikva balta popolo de jodvingoj, kiuj estis inter la plej militemaj baltaj popoloj. La jodvingoj vivis en suda Litovio kaj ĉefe en Dzukio, ĝis dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj ili miksiĝis kun la litovoj kaj malaperis ene de la litova popolo. La koncerna flago de Dzukio baziĝas sur la blazono.