Ełk

urbo en nuntempa Pollando

Ełk (legu: Eŭk; antaŭe pole Łek; litove Lukas; ruse Элк; pruse Luks) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Ełk. En 2021 en la urbo vivis 60 390 loĝantoj. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio: La urba nomo ĝis tiam estis Lyck.

Ełk; antaŭe pole Łek; germane Lyck; litove Lukas; ruse Элк; prapruse Luks

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando • urba komunumo de Germanio
Ełk (Pollando)
Ełk (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Ełku
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto distrikto Ełk
Komunumo komunumo Ełk
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1445
Koordinatoj 53° 49′ N, 22° 21′ O (mapo)53.81666666666722.35Koordinatoj: 53° 49′ N, 22° 21′ O (mapo)
Areo 21,07 km²
Loĝantaro 60390 (en 2021)
Loĝdenso 2 876 loĝ./km²
Poŝtkodo 19-300
Telefona antaŭkodo 87
Aŭtokodo NEL
TERYT 6283705011
Estro Tomasz Andrukiewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Marszałka Piłsudskiego 4
Poŝtkodo de estraro 19-300
Telefono de estraro 87 610-92-51
Fakso de estraro 87 610-20-59
Poŝto de estraro um@um.elk.pl
Ĝemelaj urboj  Germanio: Nettetal kaj Hagen
 Litovio: Nemenčinė
 Usono: Burlington
Komunuma retejo http://www.elk.pl
vdr

Prahistorio redakti

La unauaj setlejoj en tiu regiono jam estis en la ŝtonepoko. Poste el la bronzepoko kaj la ferepoko aŭ la fera epoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La nomo fera epoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. Oni trovas ĉi tie la romiajn restaĵojn el la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento de la t.n. la Sukcena Vojo kiu ligis la Mediteraneon kun la Balta Maro. Sukceno estas fosila rezino de pinofitoj, rara en Mediteraneo kaj tre aprezata de la antikvuloj, kiuj vidis en ĝi resanigan kaj magian gemon kaj brulebla ŝtono. De la bronzepoko, la mediteraneaj etnoj (egiptoj, grekoj, fenicoj) importis sukcenon de Balta Maro, laŭ teraj vojoj, kiuj sekvis la valojn de Vistulo kaj Dnepro. Oni trovis, en la tombo de Tutanĥamono, aĵoj el sukceno de la Balta Maro, oni scias, ke oferadoj de sukcenaĵoj estis senditaj de Norda Maro al la Apolona sanktejo de Delfo. El tiu epoko abundas en la regiono la tumuloj / kurganoj de baltoj / jotvingoj.

Historio redakti

En mallumo de forgeso perdiĝis la unuaj loĝantoj kaj historio de tiu ĉi tero. Dum diversaj periodoj kaj per diversaj lingvoj oni nomis la loĝantojn de tiu ĉi regiono – polesanoj, sudovoj kaj jotvingoj. Ĝenerale oni klasifikis ilin kiel baltoj parence ligitaj per lingvo kaj materiala kulturo kun praprusoj kaj litovoj. Ili okupiĝadis pri ĉasado, bestobredado, sed ankaŭ pri agrikulturo kaj metio. Tamen neniam ili fondis unuforman ŝtaton. Ili vivis kiel gentaj komunecoj, nur de tempo al tempo unuiĝante por komune invadi najbaran teritorion aŭ sin defendi kontraŭ punekspediciojn de polaj kaj rusaj princoj. Dum la 13-a jarcento loĝantaro de tiu ĉi tereno nombris ĉirkaŭ 50 mil da homoj. El tiu tempoj abundas en la regiono la tumuloj / kurganoj de baltoj / jotvingoj.

Malgraŭ ke ili famiĝis pro la brava kuraĝo, tamen ili ne sukcesis kontraŭstari la novan malamikon – la Taŭtonan Ordenon de Kruckavaliroj. Ili estas anoj de „Ordeno de Sankta Maria Di-Patrino de la Germana Domo en Jerusalemo”. La Ordeno de germanaj kavaliroj konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo Germana Ordeno (germane: Deutscher Orden, latine: Ordo Teutonicus), en la litova ĝi nomiĝas Kryžiuočių Ordinas (Ordeno de la Kruckavaliroj), en la pola Zakon Krzyżacki (Ordeno de la Krucportantoj), pli formale en la latina ĝi titoliĝas Ordo Domus Sanctæ Mariæ Theutonicorum Ierosolimitanorum (Ordeno de la Domo de Sankta Maria de la Germanoj en Jerusalemo), sed la oficiala plena titolo estas Brüder vom Deutschen Haus St. Mariens in Jerusalem (Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo). Ĝiaj anoj rekoneblis pro elegantaj blankaj manteloj kun nigra kruco.

La ordeno estis fondita en 1190 en Palestino dum la krucmilitoj. La Kruckavaliroj estis kavaliroj-monaĥoj kaj verŝajne pli kavaliroj ol monaĥoj. Tiujn ĉi germanajn kruckavalirojn venigis en tiun regionon la princo Konrado Unua la Mazovia en la jaro 1226, por ke ili defendu la nordan parton de lia teritorio kontraŭ invado de la praprusaj gentoj. Sed la Ordeno de germanaj kavaliroj jam de la komenco havis alian intencon. Ĝi aspiris krei propran ŝtaton sur la terenoj loĝantaj de la praprusaj paganoj. La strebado post nelonge plenumiĝis. Jam post 50 jarojn (1283) la terenoj kun la praprusa kaj jotvinga popoloj estis sub regado de Kruckavaliroj. Praloĝantojn ili murdis kaj tiuj, kiuj sukcesis eviti murdon, eskapis en Litovion. De ĉirkaŭ 19-a jarcento terenoj okupitaj de Kruckavaliroj oni nomis Prusio. La kruckavalira ŝtato estis germana kolonio. La estiĝo de la loĝloko Lyck estas strikte ligita kun restado de Kruckavaliroj sur tiu tereno.

 
La ruinoj de la kastelo konstruita en la 14-a jarcento sur laga insulo gvide de Ulrich von Jungingen

En la jaroj 1392-1406 ili konstruis kastelon sur la insuleto, troviĝanta sur la lago de Lyck (gvidis tion Ulrich von Jungingen – dum la batalo de Grunwald li estis Granda Estro de la Teŭtona Ordeno). Probable ili starigis ĝin sur la loko, kie antaŭe estis ligna gardoturo de jotvingoj. Lyck kiel setlejo estis fondita en la jaro 1425. Estro de la ordeno de la Teŭtonaj Kruckavaliroj donis permeson fondi setlejon sur alta bordo de la lago Lyck; ĉar la ĉirkaŭaĵo estis preskaŭ senhoma pro militoj, ili komencis koloniadon. Venis ĉi tie germanoj, sed ankaŭ mazovoj – homoj de la pola troloĝata regiono Mazovio kaj ekloĝis en Lyck kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Profitdona situo de la setlejo, proksime de la kastelo, sur komerca vojo, kiun oni nomis „Sukcena Vojo”, el Mazovio al Litovio kaj Kenigsbergo (nun Kaliningrado) certigis al ĝi bonajn kondiĉojn por evoluo. Probable en la jaro 1445 la setlejo ricevis urbajn rajtojn. Sed jam post nelonge la novan urbon tre damaĝis la 13-jara milito inter Teŭtona Ordeno kaj Pollando. La milito finiĝis per packontrakto en la jaro 1466 laŭ kiu Lyck restis en la limoj de Prusio / la Teŭtona Ŝtato. Kruckavaliroj post tiu milito estis tre malfortigitaj kaj ilia politiko mildiĝis. Pro tio la urbo fariĝis alloga loko por alikredantoj, persekutataj en aliaj regionoj kaj kiuj veninte ĉi tie kontribuis al la kultura kaj mastruma disvolvo de la urbo. Tiam, en la jaro 1536 venis en la urbon la luterana pastro Jan Malecki. Li fondis en la urbo la unuan presejon, kiu presis ankaŭ pollingvajn librojn, interalie la tradukon de la Malnova Testamento kaj Nova Testamento de Jakub Wujek / Jakobo Vujek el Wągrowiec. Lia filo, Hieronim Malecki, fondis en 1546 la unuan mezlernejon, kiu pretigis junularon por universitataj studoj. La agado de Malecki – la patro kaj la filo – multriĉigis la kulturan kaj mastruman vivon de la urbo. Danke al ili Lyck fariĝis kvazaŭ ĉefurbo de la orienta parto de Mazurio.

 
Panoramo de la urbo el la ponto de Eŭk-lago.

La 16-a jarcento estis probable la plej prospera por la urbo. Disvolviĝis metio, komerco, edukado, sed jam 17-a jarcento alportis multajn malfeliĉojn – militojn, incendiojn, epidemiojn, kiuj bremsis disvolvon de la urbo. En la periodo de pola-sveda milito, t.n. Sveda diluvo en 1655 Lyck okupaciis svedoj. En la sekva jaro la urbon invadis tataroj, kiujn kontraktis la pola reĝo. Tataroj multe damaĝis la urbon, bruligis multajn domojn, la loĝantaron parte murdis, parte sklavigis. Pro pesto en la jaroj 1709-1710 el inter 2000 da loĝantoj mortis 1300. Epidemioj de pesto ripetadis ankaŭ en la unua duono de 19-a jarcento. En la jaroj 1819-1822 grandaj incendioj tute forkonsumis la malnovajn konstruaĵojn de la urbo. Oni devas scii, ke plimulto de la konstruaĵoj estis lignaj. Pro ĉiuj ĉi okazaĵoj la nuna urbo aspektas kiel urbo fondita en la 19-a jarcento. Mankas en ĝi antikvaĵoj. Malgraŭ ĉiuj malfavoraj okazaĵoj oni senĉese rekonstruadis la urbon. Decida por la urba evoluo estis la jaro 1868, en tiu jaro oni fondis fervojon, kiu kunligis Lyck kaj Kenigsbergon kaj en sakvaj jaroj Lyck kun Bjalistoko kaj Allenstein (nun Olsztyn resp. Olŝtino) – kio signifis ligon kun Pollando kaj pligrandigon de komerca interŝanĝo. Tiam ankaŭ ŝanĝiĝis spaca aranĝo de la urbo. Ĝi komencis kreski direkte al la fervojo, kiu estis situinta nord-oriente de la ĝisnuna urbo. Tia kaj ne alia diskresko de la urbo kaŭzis, ke ĝi estas iasence diferenca de plimulto da urboj – mankas en ĝi urboplaco. En malnova Lyck dum multaj jaroj anstataŭis ĝin la ĉefa strato, situanta laŭlonge de la laga bordo, ĉe kiu kreskis la setlejo, kiu poste ricevis la urbajn rajtojn. La strato en la mezo de sia longeco (ĉirkaŭ 1,7 km) dislarĝiĝis, kreante tiamaniere kvazaŭ placon. Sur tiu ĉi „placo” en la jaro 1740 oni konstruis la paroĥan preĝejon, probable lignan. Post nelonge, proksime de la preĝejo oni konstruis ankaŭ urbodomon. Bedaŭrinde granda incendio forbruligis kaj la preĝejon kaj la urbodomon, krom tio lernejon kaj 80 domojn, kiuj formis malnovan parton de la urbo.

 
La urbo, vidata de la urba lago

La nova parto de la urbo situanta direkte al la fervoja stacidomo estis jam alkonstruita - troviĝis ĉi tie modernaj brikdomoj, domego de tribunalo, hospitalo, hoteloj, preĝejoj. En la jaro 1860 Lyck havis 4000 da loĝantoj, sed jam en la jaro 1910 tiu nombro kreskis ĝis 13.500. La 20-a jarcento denove enskribis tragikan folion en historion de la urbo. Dum la Unua Mondmilito la malamika rusa armeo trifoje trapasis la urbon jen konkerante ĝin jen perdante, kio kaŭzis preskaŭ kompletan ruiniĝon. Tamen same kiel dum pasintaj jarcentoj, la urbo rapide leviĝis el ruinigo. Denove oni rekonstruis ĝin kaj la urbo fariĝis grava centro de la loka komerco, metio, eta industrio, edukado. Post la jaro 1918 Lyck restis en limoj de Prusio. En la jaro 1939 en la urbo loĝis 16.000 da homoj. Kaj en tiu tempo finiĝas la historio de malnova Lyck – la urbo en kiu dum jarcentoj vivis kaj kreis ĝian kulturon kaj materialan prosperon germanoj kaj poloj, judoj kaj rusoj. Ilia kunvivado ne ĉiam pasis glate, sed tamen ĉiam la loĝantoj scipovis prudente solvi la problemojn. La nacian diversecon rompis la Dua Mondmilito. Du kontraŭhomaj totalismoj, tiu de Hitlero kaj tiu de Stalino, diversecon ne toleris. Fine de la Dua Mondmilito, kiam al la urbo proksimiĝis la sovetunia Ruĝa Armeo, la loĝantoj panike forlasadis la urbon. Multaj el ili perdis la vivon kaj en la urbo restis apenaŭ 1765 loĝantoj.

Partneraj urboj redakti

 
Alytus en Litovio estas proksima ĝemela urbo.

Esperanto en Ełk redakti

 
 
Ponto super la urba lago.

Ĝis la jaro 1973 ne ekzistis granda intereso pri la internacia lingvo en la urbo. Nur kelkaj personoj scipovis paroli Esperanton aŭ lernis pere de korespondaj kursoj, organizitaj fare de PEA (Pola Esperanto-Asocio). Septembre 1973 laŭ iniciato de Janusz Wolak (legu: Januŝ Volak), kiu venis el Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ) kaj sub lia gvido okazis la una Esperanto-kurso por junularo kaj plenkreskuloj en la urba kulturdomo. El 85 partoprenintoj finis la kurson nur 22 – sed tio estis „la unua paŝo”. Jam novembre estis registrita Esperanta Urba Rondo, kies prezidanto fariĝis inĝ. Waldemar Roszkowski (legu: Valdemar Roŝkovski). La estraro de la rondo energie eklaboris kaj rapide trovis kontaktojn kun landaj kaj elsterlandaj esperantistoj. Ĝi faris ankaŭ vastan propagandon por la lingvo kaj ideo de Ludoviko Zamenhof. Ĉiu jare estis organizitaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. La „rondanoj” komencis partopreni en UK (Universalaj Kongeresoj) kaj multaj aliaj turismaj aranĝoj. Danke al aktiveco de mag. J.Sadowska, T.Turkowski, K.Dolęga (legu: Dolenga) kaj inĝ. W.Roszkowski la loka grupo pligrandiĝis kaj komence de la jaro 1980 nombris jam 80 anojn. Novembre de la jaro 1983 la Esperanta Urba Rondo transformiĝis je Vojevodia Esperanta Asocio, kiel filio de PEA. De tiam ĝia agado ampleksis la tutan Vojevodion Suwałki (legu: Suvaŭki) – daŭre sub la gvido de inĝ. Waldemar Roszkowski. Kadre de tiu asocio ekestis kelkaj ensembloj: „Verdaj Mazuretoj”, „Revulinoj” (kantgrupo), „Cindrulino” (teatra grupo) kaj en Suwałki (legu: Suvaŭki) „Petoluleto”. Tiuj artaj grupoj estis gviditaj de instruistoj: Monika Bilnik, mag. Lidia Bogdan, Ewa Bondar, d-ro J.Olejnik kaj Anna Organista. La asocio funkciis en la urba kulturdomo, organizis tie diversgradajn kursojn de la lingvo, regulajn renkontiĝojn por perfektigo de la lingvo. Tie oni povis legi novaĵojn pri Esperanta movado en Esperantaj revuoj, abonitaj de la asocio. Kiam la kulturdomo ekpostulis pagon por la ebleco renkontiĝi tie, ni devis translokiĝi en alian senpagan lokon. Ni ne havis monrimedojn por pagi. La novan lokon ni trovis en la Projekt-Oficejo, en kiu laboris inĝ. W.Roszkowski. Esperanto-kursoj okazadis ne nur en Ełk (legu: Eŭk) sed ankaŭ en Suwałki, Prostki, Giżycko (legu: Giĵicko) kaj Grajewo (legu: Grajevo), la tri lastaj estas malgrandaj urbetoj proksime de Ełk. Dum niaj renkontiĝoj, partoprenantoj de diversaj ekskursoj kaj kongresoj rakontis pri siaj travivaĵoj, montrante lumbildojn – tiamaniere ni multe eksciis pri la esperantaj aranĝoj ne nur pri la famaj internaciaj feriadoj en Międzygórze (legu: Mjendziguĵe) kaj Krynica (legu: Krinica), sed ankaŭ pri esperantaj aranĝoj en Kanado, Anglujo, Kolombio, Bulgarujo kaj multaj aliaj lokoj. Ĉiujare estis organizita la Zamenhof-tago la 15-an de decembro, festata samtempe kiel la Tago de Esperanta Libro. En tiu periodo ekestis novaj Esperantaj kluboj en Giżycko (legu: Giĵicko) Węgorzewo (legu: Vengoĵevo), Prostki kaj Nowa Wieś Ełcka (Nova Vilaĝo Eŭka). La Vojevodia Asocio kolportis al novaj kluboj revuojn kaj librojn.

 
Katedralo de Sankta Adalberto.
 
Interno de la preĝejo de la Plej Sankta Koro de Jesuo Kristo.

En la jaro 1986 okazis ĝenerala kunveno de la anoj por elekti novan estraron. La ĝisnuna prezidanto rezignis pri la kandidatiĝo kaj ni elektis la novan – Marian Sobolewski (legu: Sobolevski), kiun post kvar jaroj anstataŭis Halina Kindziuk kaj ekde la jaro 1994 prezidis al la asocio Ewa Bondar. Tiam ni denove ŝanĝis lokon, la asocio ricevis senpagan ĉambron en la Kooperativa Kulturdomo. Post longaj jaroj de disfloro, en 90-aj jaroj, post reĝimtransformiĝo en la lando, komenciĝis ekonomiaj malfacilaĵoj kaj tio iasence kaŭzis malmultiĝon de ĝisnunaj aktivuloj kaj ordinaraj anoj. Plej longe aktivis teatra grupo „Amika Rondeto” sub gvido de Eva Bondar kaj malgranda grupo de plenkreskaj entuziasmuloj. Dum ĉiusejmanaj renkontiĝoj oni organizis traduk-rondojn, konversaciajn rondojn, sed kursoj ĉesis okazi pro manko de volontuloj. Ĉiuj komencis urĝe lerni la anglan ... De la 1-a de januaro 1999 ekfunkciis nova administracia reformo, kiu transformis ekzistantaj 49 vojevodioj je nur 16. Tiamaniere Suwałki perdis statuson de la vojevodia urbo, do ankaŭ nia filio de PEA devis ĉesi ekzisti kiel la Vojevodia Filio de PEA. Kaj ne nur tio kaŭzis, ke la asocio ĉesis funkcii. Pro manko de membroj oni ne povis fondi memstaran filion de PEA, nek memstaran alian Esperantan organizon. Ĉar Ełk ekde la nova administracia reformo ekapartenis al Vojevodio de Varmio-Mazurio, kelkaj anoj decidis aparteni al Varmia-Mazuria Societo de Esperantistoj en Olsztyn (legu: Olŝtin). Ĝis nun apartenas tie tri personoj el Ełk.

 
La Supera Porpastra Seminario.
 
Monumento omaĝe al "Mortintoj por libera kaj sendependa Pollando" en la Parko de Solidareco.

De la 2011 ĝis la jaro 2015 en la urbo estis aktiva anino de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) Dorota Burchardt (legu: Burĥardt).

Eksteraj ligiloj redakti

 
Brikdomo en la centro de la urbo
 
La folklor-kostumo el la regiono Varmio-Mazurio, en la urba biblioteko
 
Promenejo ĉe la urba lago
 
Akvo-turo