Eŭfemo (helene Εὔφημος, latine Euphemus) estis en la helena mitologio filo de la mara dio Pozidono kaj lia amatino Eŭropo, filino de la giganto Titio.

Eŭfemo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pozidono
Patrino Europa
Edzo/Edzino Laonome
Kunulo Lamache
vdr

Lia patro Pozidono donacis al li apartan kapablon, ununura el la herooj de la helena mitologio li kapablis iradi sur la mara akvonivelo.

Li ĉeestis ekspedicion de Argonaŭtoj por la ora ŝaffelo al la fora Kolĥido. Dum la reenvojaĝo ilia ŝipo Argo venis en malfacilaĵojn kaj ĝia ŝipanaro devis porti ĝin trans dezerto, por ke ĝi atingu akvon de la Tritona lago. Tie ili renkontis maran dion Tritonon, duonfraton de Eŭfemo. Tritono donacis al Eŭfemo terbulon. Tiun Eŭfemo pli poste dum la navigado tra la Egea maro faligis en la maron kaj el la terbulo ekestis insulo nomata Thera, aŭ Santorino. Iam oni sciigas, ke tio estis sugesto de Jazono, ĵeti la terbulon en la maron. Oni rakontas, ke la insulo estis popolplenigita per homoj de la Eŭfema familiaro.

La nomon Thera la insulo portas ĝis nun.

Alia Eŭfemo estis filo de la reĝo Troizeno. Li estis komandanto de trojaj aliancanoj Kikonoj, kiuj kun ili batalis kontraŭ Aĥajoj.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Eufémos