Eŭrazia Stepo

stepa ekoregiono de Eŭrazio en Hungario, Bulgario, Rumanio, Moldavio, Ukrainio, okcidenta Rusio, Siberio, Kazaĥio, Ŝinĝjango, Mongolio kaj Manĉurio

La Eŭrazia Stepo estas vasta stepo de Eŭrazio etendiĝanta de Rumanio al Siberio. La stepo interligis Eŭropon, Ĉinion, Sudan Azion, kaj Mezorienton ekonomie, politike, kaj kulture per tervojaj komercaj itineroj, plej notinde per la Silka Vojo dum la Antikva epoko kaj la Mezepoko kaj per la Eŭrazia Pasejo en la Moderna epoko.

Eŭrazia Stepo
geografia regiono
temperate steppe [+]
- koordinatoj48° 42′ 0″ N, 70° 30′ 0″ O (mapo)48.770.5Koordinatoj: 48° 42′ 0″ N, 70° 30′ 0″ O (mapo)


Eŭrazia Stepo (Rusio)
Eŭrazia Stepo (Rusio)
DEC
Eŭrazia Stepo
Eŭrazia Stepo
Mapo de Eŭrazio kun emfazo sur dezertoj. Notu la ovalan Tarim-basenon centre en la mapo

Map
Eŭrazia Stepo
Vikimedia Komunejo:  Eurasian Steppe [+]
vdr
Jurtoj en la stepo en Mongolujo.
Rusa Stepo

Ekoregionoj redakti

 
Kazaĥa stepo norde, kun Tarim-Baseno (Taklamakano) kaj Ĝungarujo.

La Monda Natur-Fonduso (WWF) subdividas la Eŭrazian Stepon en nombron de ekoregionoj, kiuj distingiĝas pri altitudo, klimato, precipitaĵo, kaj aliaj karakterizaĵoj, kaj gastigas diferencajn komunumojn de plantoj kaj bestoj.

Subdividoj redakti

 
Pligranda Ĉinujo. Notu la ovalan Tarim-Basenon, la pli sekan areon kiu disigas Internan kaj Eksteran Mongolujon kaj la stepan elstaraĵon en Manĉurujon.

La Eŭrazia Stepo etendiĝas ekde apud la enfluo de Danubo preskaŭ ĝis Pacifika Oceano. Ĝi estas limigita norde de la arbaroj de Rusujo kaj Siberio. Ne ekzistas klara suda limo kvankam la stepo estiĝas pli kaj pli seka kiam oni moviĝas suden. La stepo mallarĝiĝas je du lokoj, subdividante ĝin en tri ĉefajn partojn.

Ural-Kaspio: Uralo etendiĝas suden ĝis punkto ĉirkaŭ 650 kilometrojn nordoriente de Kaspia Maro. Tiu ne estas ĉefa bariero por la moviĝo, sed la areo apud Kaspio estas sufiĉe seka.

Ŝinĝango: Je la orienta flanko de la antaŭa ĉin-sovetunia limo montaroj etendiĝas nordorienten preskaŭ ĝis la arbara zono. La norda parto estas Ĝungarujo kiu estas limigita de Tarbagataj-Montaro okcidente kaj de mongola Altajo oriente, neniu el tiuj estante signifa bariero. Ĝungarujo havas bonajn herbejojn ĉirkaŭ la bordoj kaj centra dezerto. Ĝi ofte similis okcidentan plivastiĝon de Mongolujo. Sude kaj okcidente de Ĝungarujo, kaj disigite de ĝi per Tjanŝano, estas areo kiu estas dufoje la surfaco de Ĝungarujo, la ovala Tarim-Baseno. Tarim-Baseno estas tro seka por subteni eĉ nomadan popolon, sed ĉirkaŭ siaj bordoj riveroj malsuprenfluas de la montoj naskigante ringon de urboj kiuj vivtenis sin per irigada agrikulturo kaj oriento-okcidenta komerco.

La Tarim-Baseno konstituis insulon de apuda civilizo en la centro de la stepo. Sude, Kunlun disigas Tarim-Basenon de la maldense loĝata Tibeta Altebenaĵo. La sudo de tiu ĉi altebenaĵo laŭlonge Himalajo estis la ĉefa centro de tibeta loĝantaro kaj civilizo. Al sudokcidento, Pamiro transiras en Hindukuŝon kaj Himalajon.

La Rusa Stepo ekas apud la enfluo de Danubo kaj etendiĝas nordorienten preskaŭ ĝis Kazano kaj tiam sudorienten ĝis la suda pinto de Uralo. Ĝia norda bordo estis larĝa zono de arbarstepo kiu nuntempe estas forviŝita per transformo de la tuta areo en agrikulturon. En la sudoriento la Nigra-mar-kaspia stepo etendiĝas inter Nigra Maro kaj Kaspio ĝis Kaŭkazo. En la okcidento, la Granda Hungara Ebenaĵo estas insulo de stepo disigite de la ĉefa stepo per la montaroj de Transilvanio. Norde de Nigra Maro, Krimeo havas iujn landinternajn stepojn kaj havenojn je la suda marbordo kiuj ligas Rusan stepon al civilizoj de la Mediteranea regiono.

La Kazaĥa Stepo mem etendiĝas ekde Uralo ĝis Ĝungarujo. En la sudo ĝi transiras en duondezerton kaj dezerton kiuj estas interrompataj de du grandaj riveroj, Amudarjo kaj Sirdarjo kiuj fluas nordokcidenten en Aralon kaj provizas irigadan agrikulturon. En la sudoriento troviĝas la dense loĝata Fergana-Valo kaj okcidente de ĝi la grandaj oazaj urboj de Taŝkento, Samarkando kaj Buĥaro laŭlonge de Zarafŝan-Rivero. La suda areo havas malsimplan historion (vidu Mez-Azio kaj Pligranda Irano) dum en la nordo la Kazaĥa stepo mem estis relative izolia de la ĉefaj iradoj de la historio.

La Mongola Stepo inkluzivas kaj Eksteran Mongulujon kiun ni vidas sur la mapoj kaj ankaŭ nuntempan ĉinan provincon de Interna Mongolujo. Ambaŭ estas disigitaj de relative seka areo markita de Gobio. Sude de Mongolujo estas Gansu-Koridoro, zono de modere densa loĝantaro kiu ligas Internan Ĉinujon kun Tarim-Baseno. La Gansu-Koridoro estis la ĉefa trajekto de Silka Vojo. Kiam la ĉinaj dinastioj estis fortaj ili havis iomete da povo laŭlonge de Gansu-Koridoro al Tarim-Baseno. En la sudokcidento Ĉilian-Montaro disigas Gansu-Koridoron de Tibeta Altebenaĵo. En la sudo regiono de montetoj kaj montaroj, kaj en la sudoriento, Interna Ĉinujo.

"Manĉurujo" estas speciala kategorio. Okcidentanoj konsideremas Manĉurion kiel nordorientan parton de Ĉinujo kiun ili vidas sur mapoj, sed tiu estas erariga. La okcidenta triono de "Manĉurujo" okcidente de Grand-Kinga Montaro ĉiam estis parto de Interna Mongolujo. La pacifika marbordo kaj la norda parto de Ekstera Mongolujo nur en 1860 estis aneksitaj de Rusujo. La sudorienta kvarono de ĝi, inkluzive la valo de Jalu-Rivero kaj la orienta parto de nuntempa Ĝilinio estis kontrolitaj de la antikvaj koreaj dinastioj kiaj Kogurjo kaj Balhaeo. En la sudo, Liaotung-Duoninsulo estis ĉina dum almenaŭ 1 000 jaroj, ekde la demisio de Kogurjo. Ĝi estas ligita al Interna Ĉinujo per mallarĝa marborda strio, Ŝanhajguano aŭ 'monto-maro-porto'. Sude de Kingan-Montaro kaj norde de Tajhang-Montaro, la Liaoksi-Stepo etendiĝas ekde Interna Mongolujo en Manĉurion. La centra areo de arbarstepo estis loĝata de paŝtistaj kaj agrikulturaj popoloj. En la nordo kaj oriento estis maldensa loĝantaro de ĉasistaj triboj de siberia tipo. Dum duono de la lastaj dumil jaroj norda Ĉinujo estis regata de dinastioj kiuj originis el Manĉurio. La lastaj 200 jaroj la tuta areo estiĝis loĝita de Hanoj.

Antropologio: la vivo de homoj redakti

Etnecoj redakti

La stepa loĝantaro estas mongolrasa oriente kaj ekde Tarim-Baseno estiĝas pli kaj pli kaŭkazrasa kiam oni moviĝas okcidenten. La kalmukoj estas izolita mongolrasa popolo okcidente de Volgo.

Lingvoj redakti

Ĉe unu el la hipotezoj pri la origino de la Hindeŭropa lingvaro, ilia komuna praulo havus ekeston en la Rusa stepo. La toĥaroj estis praa branĉo de hindoeŭopanoj en Tarim-Baseno. Je la komenco de skribita historio la tuta stepa loĝantaro okcidente de Ĝungarujo parolis Iranan lingvaron. Ekde ĉirkaŭ 500 a.K. la Tjurka lingvaro anstataŭis Iranan Lingvaron unue sur la stepo kaj poste en la oazoj norde de Irano. La kialoj por tio ne estas bone sciataj. Malantaŭ 1 077 grupo de tjurkanoj eniĝis en Anatolio kaj fondis la nuntempan nacion de Turkujo. La Mongola lingvaro troviĝas en Mongolujo. En Manĉurio oni trovas lingvojn de la Tunguso-manĝura grupo kaj iujn aliajn. Tjurka, mongola kaj tungusa ĉiuj estas branĉoj de Altaja lingvaro.

Religio redakti

Se la Kurgan-hipotezo pri la hindoeŭropaj originoj estas akceptita, tiam la plej frua hipoteza stepo-religio estus mitologio de la praaj hindoeŭropeanoj. Pli malfrue, tangriismo estis enkondukita de altajaj nomadoj. Nestorianismo kaj Manikeismo disvastiĝis en Tarim-Basenon kaj en Ĉinujon sed ili neniam estiĝis starigitan ĉefan religion. Budhismo disvastiĝis ekde Hindujo norden al Tarim-Baseno kaj trovis novan hejmon en Ĉinujo. Je ĉirkaŭ 1400 la tuta stepo okcidente de Ĝungarujo estis adoptinta Islamon. Je ĉirkaŭ 1600 Islamo estis starigita en Tarim-Baseno dum Ĝungarujo kaj Mongolujo estis adoptintaj Tibetan budhismon.

Komerco redakti

La ĉefaj centroj de loĝantaro kaj alta kulturo en Eŭrazio troviĝas en Eŭropo, Mez-Oriento, Hindujo kaj Ĉinujo. Por iuj celoj estas utile konsideri Pligrandan Iranon kiel apartan regionon. Escepte de Eŭropo kaj Mez-Oriento, tiuj regionoj estas ligitaj per la stepo. La Silka Vojo ekis en la regiono de Guanzhongo de Ĉinujo kaj iris okcidenten laŭlonge de Gansu-Koridoro ĝis Tarim-Baseno. Ekde tie ĝi iris sudokcidenten ĝis Pligranda Irano kaj turniĝis sudorienten ĝis Hindujo aŭ okcidenten ĝis Mez-Oriento kaj Eŭropo. Plimalgranda branĉo iris nordokcidenten laŭlonge de la grandaj riveroj kaj norde de Kaspio ĝis Nigra Maro. Renkontante riĉan karavanon, la stepaj nomadoj povis aŭ rabi ĝin, aŭ imposti ĝin, aŭ sin dungigi kiel gardistojn. Ekonomie tiuj tri formoj de impostado aŭ parazitismo estis samsignifaj. Kutime la komerco estis plej prospera kiam forta imperio kontrolis la stepon kaj reduktis la nombron de rabistaj bandoĉefuloj. La Silka Vojo unue estis signifoplena kaj ĉina silko ekatingis Romion ĉirkaŭ la tempo ke imperiestro Wu Di puŝis ĉinan povon ĝis Tarim-Baseno.

Agrikulturo redakti

La nomadoj okaze toleris terkultivistajn koloniojn en la stepo en kelkaj areoj kie eblis terkultivado. Tiuj kamparanoj ofte estis kaptitoj kiuj kultivis grenojn por siaj nomadaj mastroj. Laŭlonge de la bordoj estis areoj kiuj uzeblis aŭ kiel kampo aŭ kiel herbejo; tiuj ĉi alternis depende de la relativa forteco de la nomadaj aŭ agrikulturaj postregionoj. Dum la lastaj jarcentoj la Rusa stepo kaj multe da Interna Mongolujo estis submetitaj al plugilo. La fakto ke plimulto de la Rusa stepo ne estas akvumita signifas ke ĝi estis konservita kiel herbejo kaŭze de la milita forteco de la nomadoj.

Militado redakti

Estis multe da surprizatakoj en la stepo. Tiu estis ligita kun la facileco kun kiu eblis forpeli la gregojn de venkita malamiko, kiu profitigis surprizatakojn. Rilate setlejaj komunumoj, la ĉevalo donis al nomadoj grandegan avantaĝon de movebleco. Rajdantoj povis surprizataki vilaĝon kaj malaperi kun sia rabaĵo antaŭ la kolektiĝo de terarmeo. Kiam ili konfrontis pli grandan infanterion, rajdistoj povis simple fuĝi kaj regrupiĝi kie ne estis soldatoj. Ekster Eŭropo kaj partoj de Mez-Oriento, agrikulturaj komunumoj malfacile kapablis bredadon de sufiĉa nombro de militĉevaloj kaj ofte devis aĉeti ilin de siaj nomadaj malamikoj. Nomadoj ne facile estis persekuteblaj en la stepon ĉar la stepo ne facile subtenas terarmeon. Se la ĉinoj sendis armeon en Mongolujon, la nomadoj fuĝis kaj revenis kiam la ĉinoj mankis provizojn. Sed la stepaj nomadoj estis relative malmultnombraj kaj malfacile kunigis sufiĉe da klanoj kaj da triboj por militiri kun granda armeo. Escepte de Ĝingis-Ĥano ili ne kapablis ekokupi ĉirkaŭmuritajn urbojn. Se ili konkeris agrikulturan areon ili ofte mankis la lertecon por administri ĝin. Se ili klopodis de konservi agrikulturan terenon ili iompostiome sorbis la pli altan civilizacion de siaj regatoj, perdis siajn barbarajn lertecojn kaj estis aŭ sorbitaj de siaj regatoj aŭ forpelitaj.

Rilatoj kun Najbaroj redakti

Laŭlonge de la norda zono la nomadoj kolektis impostojn de la arbaraj triboj kaj miksiĝis kun ili. Ekde ĉirkaŭ 1240 ĝis 1480 Rusujo pagis tributon al Ora Hordo. Sude de la Kazaĥa stepo la nomadoj miksiĝis kun la setleja loĝantaro, parte ĉar Mez-Oriento kaj Irano havas signifajn areojn de stepo kaj paŝtismo. Estis akra kultura disigo inter Mongolujo kaj Ĉinujo kaj preskaŭ ĉiama militado ekde la komenco de la historio ĝis 1757. La nomadoj kolektis grandajn kvantojn de tributo de la ĉinoj kaj pluraj ĉinaj dinastioj estis de stepa origino. Eble kaŭze de la mikso de agrikulturo kaj paŝtismo en Manĉurio, ĝiaj loĝantoj sciis kiel intertrakti kaj kun nomadoj kaj kun setlejuloj kaj kapablis konkeri multon de norda Ĉinujo kiam kaj la ĉinoj kaj la mongoloj estis malfortaj.

Bestoj redakti

Ŝajnas esti malmulte da informoj pri stepa ekologio antaŭ la alveno de nomadaj paŝtistoj. La primare breditaj bestoj estis ŝafoj kaj kaproj kun pli malmulte da bovoj ol oni povas antaŭvidi. Kameloj estis uzataj en la pli sekaj areoj por transporto tiel fore kiel Astraĥano. Estis iom da gruntbovoj laŭlonge de la bordo de Tibeto. La ĉevalo estis uzata por transportado kaj militado.

La Ĉevalo unue estis hejmkutimigita en la Rusa kaj Kazaĥa stepoj iom da tempo antaŭ 3 000 a.K., sed necesis multe da tempo por la disvolviĝo de arkpafado sur ĉevaldorso kaj la procezo ne estas komplete sciata. La piedingo ne estus komplete disvolvita antaŭ 300 a.K.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • angle Plano Carpini, John of, 2000 : History of the Mongols, in Christopher Dawson, (ed.) : Mission to Asia, University of Toronto Press, Toronto, pp. 3–76.
  • angle Barthold, W. 1992 : Turkestan Down to the Mongol Invasion, T. Minorsky, (tr.), Munshiram Manoharlal Publishers, New Delhi.
  • angle Christian, David 1998 : A History of Russia, Central Asia and Mongolia, Volume 1: Inner Eurasia from Prehistory to the Mongol Empire, Blackwell Publishing, Malden MA, Oxford, UK, Carlton, Australia.
  • angle Fletcher, Joseph F. 1992 : Studies on Chinese and Islamic Inner Asia, Beatrice Forbes Manz, (ed.), Variorum, IX, Aldershot, Hampshire.
  • angle Grousset, Rene 1970 : The Empire of the Steppes: a History of Central Asia, Naomi Walford, (tr.), Rutgers University Press, New Brunswick, NJ.
  • angle Krader, Lawrence 1955 : Ecology of Central Asian Pastoralism, Southwestern Journal of Anthropology, Vol. 11, No. 4, pp. 301–326.
  • angle Lattimore, Owen 1962 : The Geographical Factor in Mongol History, in Owen Lattimore, (ed.), Studies in Frontier History: Collected Papers 1928-1958, Oxford University Press, London, pp. 241–258.
  • angle Sinor, Denis, 1997 : The Inner Asian Warrior, in Denis Sinor, (Collected Studies Series), Studies in Medieval Inner Asia, Aldershot, Hampshire: Ashgate, Variorum, XIII, Aldershot, Hampshire, Ashgate.
  • angle Sinor, Denis 1977 : Horse and Pasture in Inner Asian History, in Denis Sinor, (Collected Studies Series), Inner Asia and its Contacts with Medieval Europe, Variorum, II, London.