Eŭrazia plataleoordinara plataleo (Platalea leucorodia) estas birdo el la ordo de Cikonioformaj birdoj (aŭ laŭ moderna sistematiko el la Pelikanoformaj) kaj familio de Treskiornitedoj[1][2] .

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭrazia plataleo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Platalea
Platalea leucorodia
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Reproduktejoj en Eŭropo
Reproduktejoj en Eŭropo
Reproduktejoj en Eŭropo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu palearktisa birdo estas la plej disvastigata kaj konata el la plataleojkulerbekuloj, nome subfamilio de la familio de Treskiornitedoj, kiu enhavas la ibisojn kaj la plataleojn, kaj de la ordo de Cikonioformaj birdoj, ĉar ĉeestas nordorienton de Afriko, Sudorientan Eŭropon (Balkanio, Mediteranea Maro) kaj mezan Azion (Hindio, norda Ĉinio -ekzemple fekundiĝas en nordorienta, norda kaj nordokcidenta Ĉinio, travintras ĉe la malsupra baseno de Jangzi-rivero, kaj en Fuĝjan, Ĝjangŝji kaj Gŭangdong-, Turkio), tio estas el Japanio ĝis Hispanio kaj Britio. La plej granda parto de tiuj birdoj migras vintre al pli varmaj regionoj en tropika zono, tiel eŭropaj reproduktintoj forflugas en Afrikon. La specio estis formortinta el Granda Britio sed sporadaj reproduktaj klopodoj komence de la 21a jarcento rezultis en formado de kolonio ĉe Holkham en Norfolk en 2010. En 2011, nestumis 8 reproduktaj paroj, kaj sukcese estis produktitaj 14 idoj.[3]

En Eŭropo troivĝas ĉefe en la zono de Balkanio, Italio kaj orienta Mediteraneo ĝenerale; reproduktiĝas en Okcidenta Eŭropo ĉefe ĉe Hispanio, suda Francio kaj Nederlando. Granda nombro de tiuj birdoj vintrumas en la estuaroj de la riveroj Souss kaj Massa, en Maroko. En Hispanio estas rara vidaĵo kaj estas populacio de loĝantaj birdoj la tutan jaron nur en Doñana, Hiberna en Rivero Guadalhorce, la Ebra Delto kaj rio de Arozo. Malabundas en Kanarioj. En Portugalio eblas vivi ilin en marbordaj areoj de la centro al sudo (lagunoj ĉe Grandola al estuaro de Sado). En Orienta Eŭropo, oni trovas ĝin ĉefe ĉe la naturrezervejo Astraĥano kiu formas parton de la delto de Volgo.

Aspekto redakti

 
Eŭrazia plataleo

Temas pri granda birdo ĉirkaŭ 86 cm averaĝe, sed 80–93 cm longa[4] kaj enverguro de 120 al 135 cm.[5] En plej granda parto de sia teritorio ĝi estas nekonfuzebla. Ĝi estas tutkorpe kovrita de blankaj plumoj, havas platan, longan bekon nigran kun kulerforma kaj granda flava bekopinto. La plenkreska plataleo kun blanka plumtufo sur la kapo portas helflavan kolringon ĉe la malsupra parto de la kolo (pendanta kresto). Junuloj kaj plenkreskuloj estas tre blankaj, tiuj lastaj kun nigraj flugilpintoj; ĉiuj kun malhelaj bekoj kulerformaj kaj malhelaj kruroj. Tamen la beko klare diferencigas tiun specion de aliaj kaj plenkreskulojn disde junulojn: plenkreskuloj havas nigran bekon kun flava pinto kaj helbruna al flaveca makulo ĉebaze kaj ankaŭ bruste simila al tiu de pelikanoj;[4] junuloj havas grizrozkoloran bekon kaj malhavas makulon escepte nigran ĉe pinto de flugiloj. Ĉe ili la kruroj estas pli helaj inter flavaj kaj grizaj; en plenkreskuloj pli malhelaj, preskaŭ nigraj.

Tiu plataleo diferenciĝas disde la Afrika plataleo, kun kiu ĝi koincidas vintre, pro tio, ke tiu lasta havas ruĝan vizaĝon, tio estas makulon el beko ĝis ĉirkaŭ la okulo. Krome tiu ne havas plumtufon. Malkiel ĉe ardeoj, la Eŭrazia plataleo flugas havanta etenditan kolon kaj ne kurban kaj same la krurojn, kio utilas ekzemple por distingi ilin de malproksime el la blankaj egretoj, kaj per pli rapida flugilfrapado.

Subspecioj kaj taksonomio redakti

Manĝigante

Studo de mitoĥondria DNA de plataleoj trovis ke la Eŭrazia plataleo estas frata taksono al klado enhavanta la Reĝan kaj la Orientan plataleojn.[6]

La Eŭrazia plataleo havas tri subspeciojn nome:

La birdoj de Azio estas foje separataj kiel P. l. major.

Kutimaro redakti

 
Manĝigado de idoj

La Eŭrazia plataleo montras preferon por etendaj neprofundaj humidejoj kun kotecaj, argilecaj aŭ fajnsablaj ejoj. Ili povas loĝi en ĉiu ajn tipo de marĉo, rivero, lago, inundita areo kaj mangrova marĉo, ĉu nesala ĉu saleta ĉu sala, sed ĉefe tiuj kun insuloj por nestumado aŭ densa emerĝa vegetaĵaro (ekz. kanejoj) kaj disaj arboj aŭ arbustoj (ĉefe salikoj, nome spp. de la genro Salix, kverkoj, nome spp. de la genro Quercuspoploj, nome spp. de la genro Populus). La Eŭrazia plataleo povas ĉeesti ankaŭ ĉe ŝirmitaj ĉemaraj habitatoj dum vintro kiaj deltoj, estuaroj, tajdejoj kaj marbordaj lagunoj.[7] Ili nestas en junkejoj aŭ arboj kun aliaj specioj, sed ne kun ardeojcikonioj. La ino demetas kvar ovojn.

De la marta fino ĝis la aprila komenco la plataleoj translokiĝas norden, tiam ankoraŭ ne tute degelas neĝo kaj glacio en fragmitaj lagoj. Plej nordaj reproduktaj populacioj estas tute migrantaj sed povas migri nur mallongajn distancojn dum aliaj, pli sudaj populacioj estas de loĝantaj birdoj kaj nomadecaj aŭ parte migrantaj. En Palearkto tiu specio reproduktiĝas printempe (ekz. el aprilo) sed en tropikaj areoj de ties teritorioj la reprodukta sezono koincidas kun pluvo. Reproduktado okazas normale en izolaj specikolonioj aŭ en malgrandaj grupoj de kolonioj kun miksitaj specioj de aliaj akvobirdoj kiaj ardeoj, egretoj kaj kormoranoj. For de la reprodukta sezono la Eŭrazia plataleo manĝas sole aŭ en malgrandaj aroj de ĝis 100 individuoj. Migrado okazas kutime en aroj de ĝis 100 individuoj. Plej aktiveco okazas dum mateno kaj vespero (kvankam en marbordaj areoj la manĝo dependas el la tajda ritmo), ili ofte ripozas komune en ripozejoj kiuj estas ĝis 15 km for el la manĝareoj.[7]

Ili ofte aktivadas kune kun blankaj ibisoj. Ili estas mildaj, timemaj kaj singardemaj, vivas kelkdek-ope, eĉ cent-ope. Ili manĝas larvojn kaj plenkreskulojn de malgrandaj fiŝoj ĝis 10–15 cm longaj, krustuloj kiaj salikokoj, insektoj, moluskoj, ranoj, ranidoj kaj aliajn akvajn bestetojn kiaj vermojhirudoj, en malprofundaj lagoj aŭ riveretoj. Ili povas preni ankaŭ algojn aŭ malgrandajn fragmentojn de akvaj plantoj (kvankam tiuj estas eble englutitaj hazarde kun animala materialo). [7]

Ili flugas havante streĉitajn kolojn, kio diferencigas ilin de aliaj grandaj blankaj birdoj kiel ardeoj aŭ egretoj.

Reproduktado redakti

 
Idoj
 
Platalea leucorodia - MHNT

De la lasta tagdeko de aprilo ili komencas konstrui nestojn por fekundigo. La nestoj troviĝas ĝenerale en profundo de fragmitejo surgrunde en insuloj en lagoj kaj riveroj aŭ en densaj kanejoj, arbustejoj, mangrovejoj aŭ deciduaj arboj ĝis 5 m supergrunde. La nestoj malsame distancas unu de alia, sed ĝis 1 aŭ 2 m aparte, kaj interligiĝas per koridoroj. La maskla kaj femala plataleoj kune konstruas neston el fragmitaj tigoj. Dum la kovado la gebirdoj senĉese riparas ĝin, metante sur ĝian fundon fragmitajn foliojn. La reproduktaj kolonioj estas normale je 10–15 km el manĝareoj, ofte multe malpli (kvankam tiu specio povas manĝi ankaŭ ĝis 35–40 km for).[7]

La birdino demetas 3-5 ovojn, plejofte 4. Ĉiu ovodemeto okazas post 1-3 tagoj. La ovoj, ovalaj aŭ rondaj, estas blankaj kaj iuj kun malklaraj brunaj makuloj. Post demeto de la unua ovo la birdino kaj virbirdo komencas kovi ĝin alterne. La kovado daŭras 23-24 tagojn. La birdido estas kovrita de maldensaj blankaj lanugoj, nur ĝia ventro restas nuda. La 3-taga birdo jam povas malfermi siajn okulojn kaj 5-taga birdido jam havas abundajn plumojn escepte de la ventro. La 35-40taga birdo povas libere flugi kaj en la lasta tagdeko de oktobro ĝi translokiĝas suden kune kun siaj gepatroj.

Konservado redakti

 
Eŭrazia plataleo

Minacoj al la Eŭrazia plataleo estas habitatodetruo pro sekigado kaj degradado pro poluado: ĝi estas ĉefe draste samaĝita pro malapero de kanejaj marĉoj. En Grekio troa fiŝkaptado kaj ĝenado kaŭzis malpliiĝon de la populacio, kaj homa espluatado de ovoj kaj idoj por manĝo minacis la specion en la pasinto.[7] Kiel menciite, ĝi ekreproduktiĝis ĵuse en Granda Britio el kie ĝi malaperis en la 17a jarcento.[8]

Tiu specio estas enskribita en la anekso I de la Birda Direktivo de la Eŭropa Unio. Estas tiele malpermesate detrui, kripli, kapti aŭ preni ĝin, ĝeni intence aŭ sennaturigi ĝin, same kiel detrui aŭ preni la ovojn aŭ la nestojn kaj detrui, ŝanĝi aŭ degradi ties medion. Ĉu vivanta aŭ mortinta, estas malpermesate transporti, uzi, reteni, vendi aŭ aĉeti ĝin.

Tiu specio estas same protektata de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, and C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Version 6.5. Cornell University Press. Downloadable from Cornell Lab of Ornithology
  2. Peterson, A. P. 2010. Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita en januaro de 2011.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-07. Alirita 2012-07-02.
  4. 4,0 4,1 Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. Paĝoj 86-87.
  5. Mullarney,K.; Svensson, L.; Zetterström, D; kaj Grant, P.J., Editorial Omega, Guía de Campo de las Aves de España y de Europa, 2003, isbn = 84-282-1218-X
  6. Chesser, R.Terry; Yeung, Carol K.L.; Yao, Cheng-Te; Tians, Xiu-Hua; Li Shou-Hsien (2010). “Molecular phylogeny of the spoonbills (Aves: Threskiornithidae) based on mitochondrial DNA”, Zootaxa (2603), p. 53–60. 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 http://www.iucnredlist.org/apps/redlist/details/106003802/0[rompita ligilo]
  8. http://www.independent.co.uk/environment/spoonbills-return-to-breed-in-the-uk-after-300-years-710261.html The Independent Brian, Unwin, 27a Aŭgusto 2000

Bibliografio redakti

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • G. Mauersberger: Urania Tierreich, Vögel 1. Aufl. (1995), ISBN 3-332-00500-6

Referencoj kaj eksteraj ligoj redakti