Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eŭridomo.

Eŭridomo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Eŭridomo
Natura satelito  de Jupitero (XXXII)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXXII[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 4
Nomita laŭ Eurydome vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro 9-a de decembro 2001[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
22 865 000 km
16 554 300 km vd
29 175 700 km vd
Discentreco 0,2759
Klinangulo 150,274° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 717,33 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~3 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
~4,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
0,0012 m/s2
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?~124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,7[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.

Ili anoncis la 16-an de majo 2002 la malkovron de dekunu lunoj[3], inter kiuj Eŭridomo, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2001 J 4 (kiel kvara jupitera luno malkovrita en 2001).

Nomo redakti

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] nomi ĝin Eŭridomo[5], laŭ la nomo de unu praa diino de la helena mitologio: Eŭridomo (greke; Ευρυδόμη) estus, (laŭ Lucius Annaeus Cornutus), patrino de la Karitoj. (Ŝi eble estis konfuzita kun EŭrinomoEvanteo)

Orbito redakti

Laŭ ĝiaj orbitaj elementoj, ĝi estas verŝajne ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi recevis la nomon de Eurydome, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj redakti