Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976

La fina parto de la 5-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1976) okazis inter la 16-a kaj la 20-a de junio 1976 en du urboj de Jugoslavio, nome en Zagrebo kaj Belgrado. Kiel en ĉiuj antaŭaj kvar eŭropaj ĉampionadoj, la lando de la lastaj kvar matĉoj nur fiksiĝis kiam restis nur kvar konkursantaj teamoj.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976
UEFA EURO 1976
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1976
Turniraj detaloj
Loko  Jugoslavio
Datoj 16-a ĝis 20-a de junio 1976
Teamoj
Ejoj (en 2 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Germanio Germanio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 4
Goloj 19  (4,75 matĉe)
Spektantoj 106 087  (26 522 matĉe)
Golreĝo(j) Germanio Dieter Müller
(4 goloj)
vdr

En du paroj la teamoj interbatalis en la duonfinalo, la malgajnantoj de tiuj matĉoj konkuris pri la turnira tria pozicio, kaj la du unuapoziciaj teamoj de sia grupo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 20-a de junio 1976 en Belgrado.