Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988

La fina parto de la 8-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1988) okazis inter la 10-a kaj la 25-a de junio 1988 en ok urboj de Germanio.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988
UEFA EURO 1988
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988
Turniraj detaloj
Loko  Germanio
Datoj 10-a ĝis 25-a de junio 1988
Teamoj
Ejoj (en 8 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Nederlando Nederlando (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Sovetunio Sovetunio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 15
Goloj 34  (2,27 matĉe)
Spektantoj 935 680  (62 379 matĉe)
Golreĝo(j) NED Marco van Basten
(5 goloj)
vdr

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 8 landoj konkursis en 2 grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 4 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 4, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la duonfinalo), kaj la gajnintoj el la duonfinalo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 25-a de junio 1988 en Munkeno.

Por la 15 matĉoj en sume 8 stadionoj estis venditaj entute pli ol naŭcent mil da enirbiletoj.

La ok urboj kaj stadionoj, kiuj gastigis la matĉojn, estis

Duseldorfo (Düsseldorf) Rheinstadion
Frankfurto ĉe Majno (Frankfurt am Main) Waldstadion
Gelsenkirchen Parkstadion
Hamburgo (Hamburg) Volksparkstadion
Hanovro (Hannover) Niedersachsenstadion
Kolonjo (Köln) Müngersdorfer Stadion
Munkeno (München) Olympiastadion
Stutgarto (Stuttgart) Neckarstadion
la olimpia stadiono de Munkeno, ejo de la turnira finalo