Eŭropa Pirata Partio

La Eŭropa Pirata Partio (france "parti pirate européen") estas eŭropa politika partio fondita en 2014 en Bruselo. Ĝi arigas la piratajn partiojn de la diversaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio.

Eŭropa Pirata Partio
Parti pirate européen
Emblemo de Eŭropa Pirata Partio
Eŭropa politika partio
Prezidantino Amelia Andersdotter
Fondiĝo 21-a de marto 2014
Ĉefa sidejo Bruselo
Koloro(j) Nigra kaj blua
Ideologio "kiberdemokratio"
defendo de fundamentaj rajtoj kaj de demokratio, reformo de aŭtorrajto, lukto kontraŭ la privataj monopoloj kaj la sistemo de patentoj.
Internacia aliĝo Internacia Pirata Partio (IPP)
Retejo http://www.europeanpirates.eu
vdr

La fondinta Kongreso elektis Amelia Andersdotter, eŭropan parlamentaninon elektitan en Svedio, kiel prezidanton, kaj du vicprezidantojn, Martina Pöser kaj Maxime Rouquet[1].

Okaze de la eŭropaj balotoj, la Eŭropa Pirata Partio prezentis du kandidatojn por la prezideco de la Eŭropa Komisiono : Amelia Andersdotter kaj Peter Sunde.

La parlamentanoj de la partio sidas nun en la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco[2].

Rezultoj en la eŭropaj balotoj de 2014 redakti

La Eŭropa Pirata Partio ricevis entute 868 069 voĉojn (ekster Italio)[3].

Ŝtato Elektitoj Rezulto Limo Partopreno Voĉoj
  Ĉeĥio 0 4.78 % 5 % 18.2 % 72 514
  Hispanio 0 0.24 % ?? ?? 37 999
  Germanio 1 1.4 % -- 48.1 % 424 510
  Aŭstrio 0 2.1 % 4 % ?? ??
  Kroatio 0 0.39 % ?? 25,10% 3 623
  Finnlando 0 0.7 % ?? ?? 12 355
  Francio 0 0.2 %[4] 5% 42.43 %[5] 37 841
  Grekio 0 0.9 % 3 % ?? 51 577
  Luksemburgo 0 4.23 % ?? ?? 8 259
  Slovenio 0 2.58 % 6 % 20.96% 10 005
  Estonio 0 1.83 % ?? ?? 6 018
  Italio En koalicio kun "La Alia Eŭropo"
  Nederlando 0 0.8 % 4% 37,3 40 064
  Pollando 0 0.019 % 5 % 23.83% 1042
  Svedio 0 2.2 % 4 % 48.9 % 77 477
  Britio 0 0,06%[6] ?? ?? 8 597

Referencoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2022-04-11 per la retarkivo Wayback Machine sur la interretejo "euroelection.co.uk".
  2. Verduloj - Eŭropa Libera Alianco
  3. Rezultoj 2014 de la Eŭropa Pirata Partio (tabelo)
  4. La listoj de la Pirata Partio ricevis averaĝe 0,28% en la distriktoj, kie ili estis kandidatoj
  5. Rezultoj de la eŭropaj balotoj de 2014 sur la interretejo de la Ministerio pri enlandaj aferoj
  6. La listo de la Pirata Partio ricevis 0.49% en la sola distrikto, kie ĝi estis kandidato (nordokcidenta regiono)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti