Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj

La grupo Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj estas frakcio de parlamentanoj en la Eŭropa Parlamento. La frakcio konsistas el la parlamentanaj grupoj de la kristandemokratia-konservativa Eŭropa Popola Partio (EPP) kaj la Eŭropa Demokratia Partio (ED), eŭropa ligo de pliaj konservativaj partioj.

Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj
Group of the European People's Party (Christian Democrats)
emblemo
politika grupo de Eŭropa Parlamento
Komenco 23-a de junio 1953 vd
Ideologio

liberala konservativismo • kristana demokratioporeŭropismonovliberalismo

Ĉefestro(j) Manfred Weber • Joseph Daul • Hans-Gert PötteringWilfried MartensLeo TindemansEgon Klepsch • Paolo Barbi • Egon Klepsch • Alfred Bertrand • Hans August Lücker • Joseph Illerhaus • Alain Poher • Pierre Wigny • Maan Sassen vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Prezidanto Emblemo

Joseph Daul
Bazaj informoj
fondodato: 1953 (kiel Kristanaj Demokratoj)
fondoloko: Bruselo
prezidanto: Joseph Daul
centra oficejo: rue Wiertz 60
1047 Bruselo
Belgio
koloroj: blua, oranĝa
retejo: www.epp-ed.eu[rompita ligilo]

Prezidanto de la frakcio ekde la 9-a de januaro 2007 estas la franca politikisto Joseph Daul (UMP). Li transprenis la postenon de la germana politikisto Hans-Gert Pöttering (CDU), kiu elektiĝis prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Unua vicprezidanto kaj kasisto de la frakcio estas la aŭstro Othmar Karas.

Ekde la eŭropa baloto 2004 la frakcio konsistas el 268 parlamentantoj - el ili 231 apartenas al la EPP kaj 27 al la EDP.

Historio redakti

Post la eŭropa baloto 1994 la parlamentanaj grupoj EPP kaj ED kune kreis frakcion en la Eŭropa Parlamento. Ili kune ricevis 28,9 procentojn de la voĉoj kaj reprezentiĝis en la parlamento per 181 - do post la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj estis la dua plej forta parlamenta frakcio. Post la eŭropa baloto 1999 la frakcio EPP-ED reprezentiĝis en la parlamento per 233 el la en tute 626 parlamentanoj kaj iĝis la plej forta frakcio. Tiun pozicion de plej forta frakcio ĝi tenis dum la eŭropa baloto 2004.