Eŭropa abelmanĝulo

La eŭropa abelmanĝulo (Merops apiaster), aŭ simple abelmanĝulo estas la ununura meropo, tio estas birdo el la genro Merops kaj familio de Meropedoj, facile videbla en Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa abelmanĝulo

Eŭropa abelmanĝulo
Eŭropa abelmanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: M. apiaster
Merops apiaster
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Merops apiaster
Merops apiaster

Disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas en mezvarmaj regionoj ĉefe en la mediteraneaj landoj kaj Balkanio (Iberio, Italio, Hungario, Grekio, ktp.), kaj en partoj de norda Afriko kaj okcidenta Azio. Ĝi estas tre migranta, kaj vintras en tropika Afriko (aŭ en Nordokcidenta Barato, suda Barato kaj Sri-Lanko ĉe la aziaj birdoj). Ne tiom ofte ĝi iam nestis en centra kaj norda Eŭropo, krom printempaj eventualaj vizitoj norde de sia kutima teritorio. Ili preferas malferman malaltan kamparon kun kelkaj arboj aŭ fostoj, sed ankaŭ en arbaroj.

Aspekto redakti

En tiuj landoj ĝi estas tute nekonfuzebla danke al siaj brilaj koloroj kaj kanto. Ĝi estas svelta, 27 ĝis 29 cm longa (mezaveraĝe 28) kaj havas brunan kapon, pli helbrunajn nukon kaj ŝultrojn, flavan dorson, verdan voston pli verda ĉepinte kaj kun pli longaj centraj vostoplumoj, bluajn bruston kaj ventron kaj flavegan gorĝon kun nigreca suba strio lima kun brusto. En la realo la nuanca ŝanĝo de la bruna kapo al la flava dorso estas brila, ora kaj belega al rigardo. Dumfluge videblas krome brunaj flugilkovriloj kaj bluaj flugilpintoj. La okulirizo estas ruĝa kun nigreca subvizaĝa makulo kaj blankeca frunto. Do, bunte multkolora ĝi estas. La beko estas nigra, longa, pintakra kaj iom kurbita por eniri en insektotruoj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Kutimoj redakti

Por eniri en insekttruojn ĝi uzas sian longegan kaj fortan bekon.

Ili estas gregemaj (kaj por manĝo kaj por ripozo) kaj flugas pogrupe (el familio ĝis dudeko da ekzempleroj) kaj kantas samtempe; pro tio ili facile distingeblas ekde malproksime. Ili kantas ion simila al trruikkkk, kion ili faras kiam supreniretas dumfluge. Ofte ili videblas haltantaj apud ŝoseoj sur fostoj, stangoj au elektraj kabloj (ankaŭ la hindaj abelmanĝuloj faras tion en Guĝarato). Ankaŭ sekajn branĉojn de arboj ili uzas por kunigado ĉe parigado; tie ili gaje flugas kaj kvazaŭ dancas, ekflugas forlasante sian branĉan lokon por alia virbirdo: dum tiu dancado la inoj elektas viron. La kutimo flugo inkludas suprensaltojn kaj postajn ŝvebadojn

La nestojn komence de majo oni konstruas en sablaj deklivoj kiel longaj truoj en kies fundo oni demetas la 5 ĝis 8 ovojn komence de junio. Ambaŭ gepatroj kovas dum 3 semajnoj.

Ili manĝas insektojn, ĉefe vespojn, krabrojn kaj abelojn, sed ne nur tiujn lastajn. Kiam unu el ili kaptas abelon (ĉiam dumfluge), ĝi prenas tiun per la pinto de sia longa beko por ke la insekto ne piku ĝin; poste ĝi draste skuas tiun kontraŭ ekzemple branĉo por ke ĝi perdu sian pikilon, poste ĝi estas manĝata au portata al la idoj. Terkulturistoj ofte kredas, ke nur abelojn manĝas ili kaj pro tio la meropoj estas persekutataj kaj eĉ mortigataj. Vere abelmaĝulo povas manĝi ĝis 250 abelojn ĉiutage.


Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti