La eŭropa bizono (Bison bonasus), estas boveda mamulo, kiu vivas en Eŭropo, nuntempe plejparte nur en Pollando kaj Belorusio, pli ekzakte en la praarbaro de Bialowieza. Ĝi estas simila al la amerika bizono, kun kiu ĝi estas krucigebla. Kelkfoje oni traktas ilin unu specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa bizono
Eŭropa bizono en Białowieża
Eŭropa bizono en Białowieża
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Bizono Bison
Specio: B. bonasus
Bison bonasus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Subspecioj

Bison bonasus bonasus
B. b. caucasus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kelkfoje en esperantlingvaj vortaroj malĝuste oni nomas ĝin uro, kiu estas nomo de alia, formortinta besto.

Karakterizaĵoj redakti

La eŭropa bizono estas la plej granda kaj peza kontinenta mamulo de Eŭropo, post formorto de la uro. Ĝi estas la plej lasta reprezentanto de la sovaĝe vivintaj bovospecioj en Eŭropo.

Ĝi havas longon de 330 cm, postkolon de ĝis 2 m kaj pezon ĝis 1 tuno. Ĝi estas malhelbruna, la junaj bovoj, bizonidoj havas ruĝetan felon. La kapo estas mallonga, portas karakterizan mentonan barbon. Ĝi portas kapon sube, evidente sub postkolo.

La eŭropa bizono - kompare al al amerika - havas pli mallongan felojn, pli altan postkolon, pli longajn kavkornojn kaj voston. Ambaŭ specioj estas samgrandaj, kvankam la amerika bizono aspektas kiel pli fortika.

Disvastiĝo redakti

La originala disvastiĝo etendiĝis de Hispanio tra Mez-Eŭropo ĝis en okcidenta Siberio kaj entenis ankaŭ Brition kaj sudan Skandinavion. En tiu areo, ĝi vivis en la arboj kaj sur stepoj, malfermaj paŝtejoj. Ĝi iĝis loĝanto de la arbaroj nur pro la homa ĉasado, persekuto. La lasta libere vivanta bizono estis kaŝ-ĉasita en 1921 en Pollando.

Hodiaŭ, tiuj palearktisaj bizonoj videblas en zooparkoj kaj kelkaj resovaĝigitaj en Arbaro de Bialowieza, ekzemple en la Nacia Parko Białowieża.

Vidu ankaŭ redakti