Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro

projekto de la Eŭropa Unio

La programo Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro (angle European Grouping of Territorial Cooperation (EGTC), france Groupement européen de coopération territoriale (GECT), germane Europäische Verbund für territoriale Zusammenarbeit (EVTZ), hispane Agrupación Europea de Cooperación Territorial (AECT)) estas ilo de la Eŭropa Unio, kiu subtenu la teritorian kunlaboron de regionoj en pluraj EU-membroŝtatoj. La programo instaliĝis la 5-an de julio 2006 laŭ jura fundamento de la EU-reglamento 1082/2006. Unua kunlabora regiono ekde januaro 2008 iĝis la teritorio Eurométropole Lille-Kortrijk-Tournai de la francia urbo Lille kaj la najbaraj belgiaj urboj Mouscron, Kortrijk, Tournai kaj Menen, kun sume pli ol 2 milionoj da loĝantoj. La projekto kompletigas la jam antaŭe ekzistantan koncepton de eŭropaj regionoj.

Citaĵo
 La programo Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro celas simpligi kaj subteni la transliman, transnacian kaj interregionan kunlaboron de siaj membroj. Ĝi konsistas el membroŝtatoj, regionaj kaj lokaj subŝtataj unuoj kaj/aŭ institucioj de publika juro. 
— Traduko ĉi-tie el la germana versio de teksto en retejo de la Eŭropa Unuo, havebla ankaŭ en pli ol 20 pliaj lingvoj[1]

La Eŭropa Unuo cele financigas unuopajn projektojn pri teritoria kunlaboro, kies realigon organizas la institucio "Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro". Aldone al la uzo interne de la Eŭropa Unio, ekzemple en decembro 2009 la flandra politikisto Luc Van den Brande, kiel prezidanto de la komitato de regionoj, proponis profundigi la kunlaboron kun la landoj de la [[orienta partnereco pere de la Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro.[2]

Projekto de la programo Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro devas havi membrajn teritoriajn instituciojn el almenaŭ du EU-membroŝtatoj. Ĉiu ebla membro devas ricevi de sia EU-membroŝtato la permeson partopreni en la programo. Post la kreo de projekto, jure ĝi funkcias laŭ la jura sistemo de la EU-membroŝato de la loĝloko, en kiu situas la sidejo kaj centra oficejo de la projekto.

Referencoj redakti

  1. paĝo Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro (en la retejo eur-lex.europa.eu)
  2. artikolo jen germane: „Luc Van den Brande en parolado antaŭ la ministroj pri eksteraj rilatoj alvokas al 'teritoria' aliro“, retejo europa.eu, ankaŭ havebla en pli ol 20 aliaj lingvoj, la 11-an de decembro 2009.