Eŭropa kolektivumo de Alzaco

La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàss, germane Europäische Gebietskörperschaft Elsass) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[1]. Ĉi tiu nova komunumo havas la kompetentecojn de la departementoj kaj ankaŭ specifajn kompetentecojn, interalie pri translima kunlaboro, dulingveco, transportoj kaj profesiaj organizaĵoj. Ĝi plu formas parton de la regiono Grand Est.

Eŭropa kolektivumo de Alzaco
Teritoria kolektivumo
Blazono
Teritoria kolektivumo en Francio [+]

LandoFrancio
RegionoAlzaco

ĈefurboStrasburgo
- koordinatoj49° N, 8° O (mapo)48.57.5Koordinatoj: 49° N, 8° O (mapo)
Areo8 280 km² (828 000 ha) [+]

Loĝantaro1 915 915 [+] (1-a de januaro 2020)
Denseco231,39 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroFrédéric Bierry

ISO 3166-2FR-6AE

Eŭropa kolektivumo de Alzaco (Tero)
Eŭropa kolektivumo de Alzaco (Tero)

Eŭropa kolektivumo de Alzaco (Alzaco)
Eŭropa kolektivumo de Alzaco (Alzaco)
DEC
Eŭropa kolektivumo de Alzaco
Eŭropa kolektivumo de Alzaco

Map
Eŭropa kolektivumo de Alzaco

Vikimedia Komunejo:  Collectivité européenne d'Alsace [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝia kreado estas sankciita de la leĝo n-ro 2019-816 de la 2-a de aŭgusto 2019 rilate al la kompetentecoj de la Eŭropa kolektivumo de Alzaco.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti