Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai

La Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai (france Eurométropole Lille-Kortrijk-Tournai aŭ plene francigite Eurométropole Lille-Courtrai-Tournai, nederlande Eurometropool Lille-Kortrijk-Tournai aŭ plene nederlandigite Eurometropool Rijsel-Kortrijk-Doornik, foje ankaŭ nomata per la pli konciza, pseŭdolatina titolo Eurometropolis) estas kunlabora regiono en la nordo de Francio kaj la okcidento de Belgio. Ĝi konsistas precipe el la francia urbo Lille kaj la najbaraj belgiaj urboj Mouscron, Kortrijk, Tournai kaj Menen, aldone el 142 pliaj administraj komunumoj, kun sume pli ol 2 milionoj da loĝantoj[1]. La teritoria kunlabora projekto instaliĝis la 28-an de januaro 2008, kiel unua projekto de la programo Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro de la Eŭropa Unio.

Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai
Kunlabora regiono
Eŭropa grupiĝo pri teritoria kunlaboro • Eurometropolis [+]

LandoFrancio
- koordinatoj50° 42′ 0″ N, 3° 12′ 0″ O (mapo)50.73.2Koordinatoj: 50° 42′ 0″ N, 3° 12′ 0″ O (mapo)


Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai (Francio)
Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai (Francio)
DEC
Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai
Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai

Map
Eŭropa metropolo Lille-Kortrijk-Tournai

Vikimedia Komunejo:  Eurométropole Lille-Kortrijk-Tournai [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Notoj redakti

  1. En 2008 la ekzakta loĝantaro estis 2 155 161 personoj.

Eksteraj ligiloj redakti