Eŭropaj Demokratoj

politika partio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Eŭropa Demokratia Partio.

La Eŭropaj Demokratoj (france Démocrates européens, angle European Democrats akronime ED) (ne konfuziĝu kun la Eŭropa Demokratia Partio je mala ideologio) estas asocio de partioj en la Eŭropa Parlamento, asociitaj portempe al la Eŭropa Popola Partio en la eksa frakcio de la Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (EPP-DE), nun frakcio Eŭropa Popola Partio.

Eŭropaj Demokratoj
European Democratic Group
politika grupo de Eŭropa Parlamento
Komenco 17-a de julio 1979 vd
Fino 1-a de majo 1992 vd
Poste Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj vd
Ideologio

konservativismo • ekonomia liberalismo • Eŭroposkeptikismo

Ĉefestro(j) Christopher Prout, Baron Kingsland • Charles Henry Plumb, Baron Plumb • James Scott-Hopkins vd
vdr

Kiel parlamenta frakcio, ili ne plu ekzistas en la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo ekde la nomŝanĝo de la frakcio EPP la 23-an de junio 2009. Ĝi konsistas precipe el membroj de la Eŭropa Demokrata Unuiĝo, kiu ne aliĝis al la Eŭropa Popola Partio kaj tri el ĝiaj ĉefaj membroj anoncis ke il aliĝos al la frakcio Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj (EKR), fondita en julio 2009.

Membroj redakti

  •   Ĉeĥio
    • Občanská demokratická strana (ODS - Civita Demokratia Partio)
  •   Italio
    • Partito Pensionati (Partio de Emeritoj)
  •   Britio

ODS kaj la britaj konservativuloj kaj unianistoj aliĝis al la frakcio Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj la 22-an de junio 2009.