Eŭrovido-Kantokonkurso 1962

La 7-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 18-an de marto 1962 en Luksemburgo. Mireille Delanoy prezentis la konkurson en la Villa Louvigny.

Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
emblemo
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Fino 18-a de marto 1962 vd
Geografia situo 49° 36′ 41″ N, 6° 7′ 21″ O (mapo)49.6113888888896.1225Koordinatoj: 49° 36′ 41″ N, 6° 7′ 21″ O (mapo)
Lando(j) Luksemburgo vd
Eŭrovido-Kantokonkurso 1962 (Luksemburgo)
Eŭrovido-Kantokonkurso 1962 (Luksemburgo)
DEC
Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
Map
Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
Retejo Oficiala retejo
vdr

Oni komencis ornami multe la scenon: Post 1961 kiam oni ornamis la scenon per floroj, nun oni povis vidi multajn lumantajn stelojn. Estis teknikaj problemoj (kompleta nigrumo) kaj oni povis vidi ilin nur parte.

Nova sistemo de juĝaĵo estis enkondukata ĉar Germanio plendis la "multajn" venkojn de Francio (1958, 1960) kaj Nederlando (1957, 1959). Laŭ la nova sistemo ĉiu lando atribuis nur ses poentojn: tri por la plej bona kanto, poste du kaj unu poenton. Rezulto : Ebla venkanto povis nur atingi maksimume 45 poentojn.

La nova sistemo kaŭzis multajn egalecojn de poentoj: Du 4-aj vicoj, du 7-aj vicoj, tri 10-aj vicoj kaj kvar 13-aj vicoj. Venkanto estis (kun nur 26 poentoj) la kantistino Isabelle Aubret kun Un premier amour – denove Francio.

Finalo redakti

Vico Numero Lando Artisto Kanto Poentoj
1 9 Francio Isabelle Aubret Un premier amour 26
2 16 Monako François Deguelt Dis rien 13
3 14 Luksemburgo Camillo Felgen Petit bonhomme 11
4 13
12
Britio
Jugoslavio
Ronnie Carroll
Lola Novakovic
Ring-a-ding girl
Ne pali svetlo u sumrak
10
6 7 Germanio Conny Froboess Zwei kleine Italiener 9
7 1
6
Finnlando
Svedio
Marion Rung
Inger Berggren
Tipi-tii
Sol och vår
4
9 15 Italio Claudio Villa Addio, Addio 3
10 5
10
11
Danujo
Norvegio
Svislando
Ellen Winther
Inger Jacobsen
Jean Philippe
Vuggevise
Kom sol, kom regn
Le retour
2
13 4
2
3
8
Aŭstrio
Belgio
Hispanio
Nederlando
Eleonore Schwarz
Fud Leclerc
Víctor Balaguer
De Spelbrekers
Nur in der Wiener Luft
Ton nom
Llámame
Katinka
0

Faktoj redakti

  • En la fruaj jaroj, franca lingvo dominis: Dum la unuaj sep jaroj, kvin venkantaj kantoj estis en franca lingvo, neniu en angla lingvo.
  • Malnovaj vizaĝoj: François Deguelt (1960, Monako), Camillo Felgen (1960, Luksemburgo), Jean Philippe (1959 por Francio, nun Svislando) kaj la "malmortebla" Fud Leclerc (1956, 1958, 1960 por Belgio). Estis lia lasta partopreno.
  • Unuan fojon, pluraj landoj ricevis nul poentojn: Belgio, Hispanio, Aŭstrio kaj Nederlando.
  • Embarasa por la prezentistino: Mireille Delanoy apelis la danan juĝistaron kun la vortoj "Bonan vesperon Stokholmo!"…

Eksteraj ligiloj redakti

Eŭrovido-Kantokonkurso
19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
20162017201820192020202120222023
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021