Eŭrovido-Kantokonkurso 2012

57-a eldono de eŭropa kantokonkurso

La Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 estis la 57-a eldono de la tut-Eŭropa muzik-konkurso. Ĝi okazis la 22-an, 24-an kaj 26-an de majo 2012, en Bakuo, Azerbajĝano. Azerbajĝano gajnis la rajton por gastigi la konkurson, post kiam la duopo Eldar Qasımov kaj Nigar Camal venkis la Eŭrovido-Kantokonkurson 2011 per la kanto "Running Scared."

Eŭrovido-Kantokonkurso 2012
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Komenco 22-a de majo 2012 vd
Fino 26-a de majo 2012 vd
Geografia situo 40° 20′ 39″ N, 49° 51′ 1″ O (mapo)40.344249.8502Koordinatoj: 40° 20′ 39″ N, 49° 51′ 1″ O (mapo)
Lando(j) Azerbajĝano vd
Situo Bakuo
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 (Azerbajĝano)
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 (Azerbajĝano)
DEC
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012
Map
Eŭrovido-Kantokonkurso 2012
Moto Light Your Fire!
Retejo Oficiala retejo
vdr
Partoprenontaj landoj
  •  Landoj kies reprezentanto kandidatas por la finalo
  •  Landoj ne kvalifikitaj por la finalo
  •  Landoj kiuj jam partoprenis, sed ne partoprenos en 2012
  • Entute 42 landoj partoprenis la eventon, unu malpli ol la rekorda numero de 2008 kaj 2011. Montenegro revenis post dujara foresto, sed Pollando anoncis ĝian retiron pro financaj kialoj. Armenio origine decidiĝis partopreni, sed post pluraj duboj pri sekureco de ĝiaj artistoj retiris la partoprenon. Ĉar ĝia retiro okazis je 7-a de marto 2012, post la limtempo, la EBU monpunis Armenion, kaj minacis malpermesi la landon de venontaj konkursoj, se ĝi ne dissendis la plenan eventon.

    La konkurso havis la saman strukturon kiel la kvar antaŭaj okazaĵoj, kun du duonfinaloj por elekti 10 finalistojn en ĉiu duonfinalo. En la finalo, la 20 finalistoj aliĝis al la "kvin grandaj" landoj, kiuj ekonomie plej kontribuas al la evento, kune kun la gastiga lando, Azerbajĝano. Pro tio, la finalo havis 26 partoprenantojn.

    La tri spektakloj havis tri prezentistojn: televidaj-personecoj Leyla Alijeva kaj Nargiz Berk-Petersen, kaj kantisto Eldar Qasımov, kiu venkis pasintjare kun Nigar Camal. La loko, Bakua Kristala Halo, konstruiĝis inter septembro de 2011 kaj aprilo de 2012 specife por gastigi la konkurson.

    Unua duonfinalo redakti

    La unua duonfinalo okazis je mardo, la 22-a de majo 2012, inter 19:00 kaj 21:00 UTC, kaj 18 landoj partoprenis. Ĉiuj 18 partoprenantaj landoj, plus Azerbajĝano, Hispanio kaj Italio voĉdonis en ĉi-tiu duonfinalo. Armenio origine elektiĝis partopreni en la unua duono de ĉi-tiu duonfinalo, sed la lando retiris neatendite el la konkurso je 7-a de marto 2012. La intervala akto estis Natig Shirinov, azerbajĝana etna-tamburisto.

    50 procentaĵoj de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia 50 procentaĵoj estis la voĉdonoj de la profesia ĵurioj. La sola escepto estas Albanio, kie oni ne dissendis la duonfinalon. Albanio havis "tagon de funebro" post kiam 13 studentoj mortiĝis en aŭtobusa akcidento la 21-an de majo. Tial, 100 procentaĵoj de la albanaj voĉdonoj estis el la ĵurio.

    Numero Lando Artisto(j) Kanto Lingvo(j) Titolo en Esperanto Vico Poentoj
    01   Montenegro Rambo Amadeus Euro neuro angla 15 20
    02   Islando Greta Salóme kaj Jónsi Never forget angla Ne forgesu 8 75
    03   Grekio Eleftheria Eleftheriu Aphrodisiac angla Afrodizio 4 116
    04   Latvio Anmary Beautiful song angla Belega kanto 16 17
    05   Albanio Rona Nishliu Suus albana Onia 2 146
    06   Rumanio Mandinga Zaleilah hispana, angla Zalejla 3 120
    07    Svislando Sinplus Unbreakable angla Nerompebla 11 45
    08   Belgio Iris Would you? angla Ĉu vi? 17 16
    09   Finnlando Pernilla Karlsson När jag blundar sveda Kiam mi fermas
    miajn okulojn
    12 41
    10   Israelo Izabo Time angla, hebrea Tempo 13 33
    11   San-Marino Valentina Monetta The social network song angla La socia-reto kanto 14 31
    12   Kipro Ivi Adamu Lala love angla Lala amo 7 91
    13   Danio Soluna Samay Should've known better angla Mi devus esti
    sciinta pli bone
    9 63
    14   Rusio Buranovskije Babuŝki Party for everybody udmurta, angla Festo por ĉiuj 1 152
    15   Hungario Compact Disco Sound of our hearts angla Sono de viaj koroj 10 52
    16   Aŭstrio Trackshittaz Woki mit deim Popo germana Skuu vian postaĵon 18 8
    17   Moldavio Pasha Parfeny Lăutar angla Tradicia muzikisto 5 100
    18   Irlando Jedward Waterline angla Akvo-linio 6 92

    Dividitaj rezultoj de la Telefon-voĉdonoj kaj la Ĵurioj redakti

    Vico Telefon-Voĉdonoj Poentoj Ĵurioj Poentoj
    1   Rusio 189   Albanio 131
    2   Rumanio 132   Moldavio 107
    3   Albanio 131   Grekio 103
    4   Irlando 116   Kipro 90
    5   Grekio 110   Rumanio 87
    6   Kipro 99   Danio 81
    7   Moldavio 85   Hungario 76
    8   Islando 79   Rusio 75
    9   Danio 53   Israelo 72
    10    Svislando 49   Irlando 72
    11   Hungario 39   Islando 70
    12   Finnlando 36   Finnlando 57
    13   San-Marino 25    Svislando 45
    14   Montenegro 24   San-Marino 42
    15   Latvio 18   Belgio 38
    16   Israelo 16   Montenegro 28
    17   Aŭstrio 15   Aŭstrio 27
    18   Belgio 2   Latvio 17

    Dua duonfinalo redakti

    La dua duonfinalo okazis je ĵaŭdo, la 24-a de majo 2012, inter 19:00 kaj 21:00 UTC, kaj 18 landoj partoprenis. Ĉiuj 18 partoprenantaj landoj, plus Francio, Germanio kaj Britio voĉdonis en ĉi-tiu duonfinalo. 50 procentaĵoj de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia 50 procentaĵoj estis la voĉdonoj de la profesia ĵurioj. La intervala akto estis la venkaj kantistoj de la kvin antaŭaj jaroj: Marija Ŝerifoviĉ (Serbio 2007) kantis "Molitva" ("Preĝo"), Dima Bilan (Rusio, 2008) kantis "Believe" ("Kredu"), Alexander Rybak (Norvegio, 2009) kantis "Fairytale" ("Fabelo"), Lena Meyer-Landrut (Germanio, 2010) kantis "Satellite" ("Satelito"), kaj Eldar Qasımov kaj Nigar Camal (Azerbajĝano, 2011) kantis "Waterloo," la venka kanto de ABBA por Svedio en 1974, kaj la plej fama Eŭrovida-kanto.

    Numero Lando Artisto(j) Kanto Lingvo(j) Titolo en Esperanto Vico Poentoj
    01   Serbio Ĵeljko Joksimoviĉ Nije ljubav stvar (Није љубав ствар) serba Amo ne estas objekto 2 159
    02   Nord-Makedonio Kaliopi Crno i belo (Црно и бело) makedona Nigra kaj blanka 9 53
    03   Nederlando Joan Franka You and me angla Vi kaj mi 15 35
    04   Malto Kurt Calleja This is the night angla Jen la nokto 7 70
    05   Belorusio Litesound We are the heroes angla Ni estas la herooj 16 35
    06   Portugalio Filipa Sousa Vida Minha portugala Mia vivo 13 39
    07   Ukrainio Haitana Be my guest angla Estu mia gasto 8 64
    08   Bulgario Sofi Marinova Love unlimited multlingva [1] Amo senlima 11 45
    09   Slovenio Eva Boto Verjamem slovena Mi kredas 17 31
    10   Kroatio Nina Badrić Nebo kroata Ĉielo 12 42
    11   Svedio Loreen Euphoria angla Eŭforio 1 181
    12   Kartvelio Anri Ĝoĥadze I'm a joker angla Mi estas ŝerculo 14 36
    13   Turkio Can Bonomo Love me back angla Reamu min 5 80
    14   Estonio Ott Lepland Kuula estona Aŭskultu 4 100
    15   Slovakio Max Jason Mai Don't close your eyes angla Ne fermu viajn okulojn 18 22
    16   Norvegio Tooji Stay angla Restu 10 45
    17   Bosnio kaj Hercegovino Maya Sar Korake ti znam bosna Mi konas viajn paŝojn 6 77
    18   Litovio Donny Montell Love is blind angla Amo blindas 3 104

    Dividitaj rezultoj de la Telefon-voĉdonoj kaj la Ĵurioj redakti

    Vico Telefon-Voĉdonoj Poentoj Ĵurioj Poentoj
    1   Svedio 180   Svedio 145
    2   Serbio 148   Serbio 141
    3   Litovio 128   Ukrainio 109
    4   Turkio 114   Estonio 102
    5   Estonio 88   Malto 97
    6   Norvegio 72   Bosnio kaj Hercegovino 77
    7   Bosnio kaj Hercegovino 70   Kroatio 66
    8   Nord-Makedonio 63   Kartvelio 62
    9   Bulgario 59   Nord-Makedonio 58
    10   Nederlando 51   Litovio 55
    11   Malto 39   Belorusio 52
    12   Belorusio 37   Portugalio 49
    13   Portugalio 37   Turkio 42
    14   Kroatio 34   Slovenio 40
    15   Slovakio 27   Slovakio 40
    16   Slovenio 27   Nederlando 31
    17   Ukrainio 24   Bulgario 27
    18   Kartvelio 15   Norvegio 25
    1. La kanto enhavas frazojn en la bulgara, araba, azerbajĝana, angla, franca, greka, cigana, serbokroata, hispana kaj turka.

    Finalo – la 26-an de majo redakti

    La finalo okazis je sabato, la 26-a de majo 2012, inter 19:00 kaj 22:30 UTC, kaj 26 landoj partoprenis. Ĉiuj 26 partoprenantaj landoj, plus la 16 netrapasantaj landoj voĉdonis en la finalo. 50 procentaĵoj de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La aliaj 50 procentaĵoj estis la voĉdonoj de la profesiaj ĵurioj.

    Numero Lando Artisto(j) Kanto Lingvo(j) Titolo en Esperanto Vico Poentoj
    01   Britio Engelbert Humperdinck Love will set you free angla Amo vin liberigos 25 12
    02   Hungario Compact Disco Sound of our hearts angla Sono de viaj koroj 24 19
    03   Albanio Rona Nishliu Suus albana Onia 5 146
    04   Litovio Donny Montell Love is blind angla Amo blindas 14 70
    05   Bosnio kaj Hercegovino Maya Sar Korake ti znam bosna Mi konas viajn paŝojn 18 55
    06   Rusio Buranovskije Babuŝki Party for everybody udmurta, angla Festo por ĉiuj 2 259
    07   Islando Greta Salóme kaj Jónsi Never forget angla Neniam forgesu 20 46
    08   Kipro Ivi Adamu Lala love angla Lala amo 16 65
    09   Francio Anggun Echo (You and I) franca, angla Eĥo (Vi kaj mi) 22 21
    10   Italio Nina Zilli L'amore è femmina itala, angla Amo estas ina 9 101
    11   Estonio Ott Lepland Kuula estona Aŭskultu 6 120
    12   Norvegio Tooji Stay angla Restu 26 7
    13   Azerbajĝano Sabina Babajeva When the music dies angla Kiam la muziko mortas 4 150
    14   Rumanio Mandinga Zaleilah hispana, angla Zalejla 12 71
    15   Danio Soluna Samay Should've known better angla Mi devus esti sciinta pli bone 23 21
    16   Grekio Eleftheria Eleftheriu Aphrodisiac angla Afrodizio 17 64
    17   Svedio Loreen Euphoria angla Eŭforio 1 372
    18   Turkio Can Bonomo Love me back angla Reamu min 7 112
    19   Hispanio Pastora Soler Quédate conmigo hispana Restu kun mi 10 97
    20   Germanio Roman Lob Standing still angla Staranta senmove 8 110
    21   Malto Kurt Calleja This is the night angla Tio ĉi estas la nokto 21 41
    22   Nord-Makedonio Kaliopi Crno i belo (Црно и бело) makedona Nigra kaj blanka 13 71
    23   Irlando Jedward Waterline angla Akvo-linio 19 46
    24   Serbio Željko Joksimović Nije ljubav stvar (Није љубав ствар) serba Amo ne estas objekto 3 214
    25   Ukrainio Haitana Be my guest angla Estu mia gasto 15 65
    26   Moldavio Pasha Parfeny Lăutar angla Tradicia muzikisto 11 81

    Dividitaj rezultoj de la Telefon-voĉdonoj kaj la Ĵurioj redakti

    Vico Telefon-Voĉdonoj Poentoj Ĵurioj Poentoj
    1   Svedio 343   Svedio 296
    2   Rusio 332   Serbio 173
    3   Serbio 211   Albanio 157
    4   Turkio 176   Italio 157
    5   Azerbajĝano 151   Hispanio 154
    6   Germanio 125   Estonio 152
    7   Rumanio 117   Ukrainio 125
    8   Albanio 106   Azerbajĝano 118
    9   Grekio 89   Moldavio 104
    10   Irlando 89   Germanio 98
    11   Nord-Makedonio 79   Rusio 94
    12   Estonio 78   Kipro 85
    13   Moldavio 75   Francio 85
    14   Litovio 68   Litovio 82
    15   Kipro 63   Bosnio kaj Hercegovino 71
    16   Bosnio kaj Hercegovino 57   Malto 70
    17   Italio 56   Nord-Makedonio 69
    18   Hispanio 45   Grekio 60
    19   Islando 49   Islando 53
    20   Ukrainio 37   Rumanio 53
    21   Britio 36   Danio 51
    22   Hungario 20   Turkio 50
    23   Danio 18   Hungario 30
    24   Norvegio 16   Norvegio 24
    25   Malto 10   Irlando 14
    26   Francio 0   Britio 11

    Revenaj artistoj redakti

    Nomo Lando Antaŭa(j) jaro(j)
    Maya Sar   Bosnio kaj Hercegovino 2004 (korusisto), 2011 (korusisto)
    Jedward   Irlando 2011
    Jónsi   Islando 2004
    Anri Jokhadze   Kartvelio 2008 (korusisto)
    Kaliopi   Nord-Makedonio 1996 (netrapasis al la konkurso)
    Željko Joksimović   Serbio 2004

    Eksteraj ligiloj redakti


    Eŭrovido-Kantokonkurso
    19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
    19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
    19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
    20162017201820192020202120222023
    Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
    2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021