Eŭrovido-Kantokonkurso 2015

60-a eldono de eŭropa kantokonkurso

La 60-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en la aŭstria urbo Vieno dum la 19-a, 21-a kaj 23-a de majo 2015, post la venko de ties reprezentanto Conchita Wurst kiu atingis la unuan lokon en la konkurso pere de la kanto «Rise Like a Phoenix» en la eldono de 2014. Tiu ĉi estis la dua fojo kiam Aŭstrio organizis la festivalon, estante la lasta fojo en la jaro 1967. La aranĝo estis gvidata nur de virinoj: Mirjam Weichselbraun, Alice Tumler kaj Arabella Kiesbauer. La venkinto de la antaŭa eldono, Conchita Wurst, estis la gvidanto de la konektoj kun la tiel nomata «Green room»

Eŭrovido-Kantokonkurso 2015
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Lando(j) Aŭstrio vd
Moto Building Bridges
Retejo Oficiala retejo
vdr
Wiener Stadthalle, sidejo de la eldono en 2015.
Måns Zelmerlöw venkis la konkurson per la kanto Herooj

En tiu ĉi eldono partoprenis 40 landoj. El tiuj ĉi landoj, 39 partoprenis kiel aktivaj membroj de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido. Kipro kaj Serbio revenis al la konkurso post unujara malĉeesto, samkiel Ĉeĥio post kvinjara foriro. Aliflanke, Ukrainio anoncis sian foriron el tiu ĉi eldono pro la ekonomiaj kaj politikaj problemoj de la lando. Kaj, pro la 60jariĝo de la muzikfestivalo, Aŭstralio estis ankaŭ invitita partopreni, unikaĵo en la historio de ĉi konkurso.

La moto de tiu ĉi eldono estas Building Bridges (‘Konstruante pontojn'). Laŭ la organizantoj de tiu ĉi eldono, la moto volas reliefigi la unuecigan karakteron de la muziko, trans la landlimoj, kulturoj kaj lingvoj, kaj ankaŭ aludas al la praa celo de la konkurso, kio estis unuigi la landojn post la Dua mondmilito.

La 23an de majo Måns Zelmerlöw, reprezentinta Svedion per la kanto "Heroes", venkis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015.

Eŭrovido-Kantokonkurso
19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
20162017201820192020202120222023
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021