Eŭrovido-Kantokonkurso 2016

61-a eldono de eŭropa kantokonkurso

La 61a Eŭrovido-Kantokonkurso estis celebrata en la sveda urbo Stokholmo la 10an, 12an kaj 14an de majo 2016, post kiam la reprezentanto de Svedio, Måns Zelmerlöw venkis per la kanto «Herooj» en Eŭrovido 2015. Estis la sesa fojo kiam Svedio gastigis kaj organizis la festivalon, estante la lasta en 2013. La evento estis gvidata de la gastigantino de tiu jaro, Petra Mede, kaj la venkinto de la pasinta eldono Måns Zelmerlöw.

Eŭrovido-Kantokonkurso 2016
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Antaŭe Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 vd
Poste Eŭrovido-Kantokonkurso 2017 vd
Lando(j) Svedio vd
Moto Come Together
Retejo Oficiala retejo
vdr
Stokholmo, urbo de Eŭrovido 2016.
Globen Arena, sidejo de la kantokonkurso en 2016.
  •  Partoprenas en la unua duon-finalo
  •  Kvalifikita, voĉdonas en la unua duon-finalo
  •  Partoprenas en la dua duon-finalo
  •  Kvalifikita, voĉdonas en la dua duon-finalo

  • Partoprenontaj landoj

    La moto de la festivalo estas Come Together («Ni iru kune» en esperanto). Laŭ vortoj de la organizantoj, la moto aludas la historion de la kantokonkurso Eŭrovido, kiu kunigas la estintecon kaj la estantecon, kaj ĉiujn partoprenontojn. Same, la moto estiĝas el la ĉijara logoo, ofta leontodo konsistanta el pluraj semoj, kiuj simbolas la unuiĝon inter landoj.

    En tiu ĉi eldono partoprenis 43 landoj, egaligante la rekordon de partoprenantoj atingita dum la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008 kaj ankaŭ en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011. Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Kroatio kaj Ukrainio revenas al la kantokonkurso, kaj Aŭstralio revenis post la debutado kiel invitita lando en la pasinta eldono; aliflanke, Portugalio estas la nura lando kiu forlasis ĝin.

    Por la unua fojo ekde la eldono de 1975, la voĉdon-proceduro konsiderinde ŝanĝiĝis: ĉiu lando dufoje donis 1-8, 10 kaj 12 poentojn, unu de la profesia juĝantaro kaj alia per la televoĉdono, per kiu ĉiu parto havis 50 procenton el la decidoj. Tiamaniere estis forlasita la antikva sistemo pri mezum-sistemo inter la juĝantaro kaj la spektantoj. Dum la Granda Finalo, samkiel dum pasintaj eldonoj, ĉiu lando anoncis unu post unu la poentadon de sia nacia juĝantaro. Tamen, la rezultoj venintaj el la publiko estis poste diskonigataj en nur unu bloko, tiel la gajninto ne estis konata ĝis la lasta momento de la voĉdonoj.

    Laŭ la listoj de la vetejoj, Rusio estis la favorito por la ĉijara venko, sekvata de Francio kaj Aŭstralio. Aliaj favoritoj estas Svedio, Ukrainio, Malto, Latvio, Armenio, Serbio kaj Hispanio, kaj poste ankaŭ Bulgario, Kroatio, Italio, Pollando kaj Kipro.

    El la 43 partoprenontoj, 34 kantis tute en la angla. Por la unua fojo en la historio kaj post 55 partoprenoj, Hispanio prezentos kanton tute en la angla lingvo. Dume, Makedonio kaj Bosnio kaj Hercegovino uzos siajn naciajn lingvojn, nome la makedonan kaj la bosnan respektive. Menciindas la uzo de du lingvoj kiuj ankoraŭ ne estis uzitaj en la kantokonkurso: nome la krime-tatara (Ukrainio) kaj la Ponta greka lingvo (Grekio).

    Finfine venkis Ukrainio, per kanto "1944" rilate al la situacio de tataroj en Krimeo, kio vekis protestojn kaj de Rusio kaj de aliaj instancoj pri politikigo de la Kantokonkurso. Aŭstralio iĝis la 2a kaj Rusio la 3a.

    Vidu ankaŭ redakti

    Eŭrovido-Kantokonkurso
    19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
    19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
    19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
    20162017201820192020202120222023
    Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
    2003200420052006200720082009201020112012201320142015201620172018201920202021