Eŭska Esperanto-Asocio

esperantista organizaĵo en Eŭskio (kaj hispania kaj francia partoj)

Eŭska Esperanto-Asocio estas la (laŭ vidpunkto de administra politiko) regiona respektive (laŭ vidpunkto de kulturo kaj etneco) nacia organizaĵo por subteno de la internacia lingvo Esperanto en Eŭskio, do en la regiono de la okcidentaj Pireneoj kaj ties norda kaj suda ĉirkaŭaĵo, parte apartenanta al la politika ŝtato Hispanio, parte al Francio, kie tradicie parolatas la eŭska lingvo. La centra asocia oficejo situas en Bilbao. En 1993 kaj 1994 la asocio eldonis la bultenon Eŭska Kverko, karakterizata "eŭskisma kaj skandaleta", kiun en sia junaĝo ĉefredaktis la matematikisto kaj esperantlingva verkisto Joxemari Sarasua. Hispana Esperanto-Federacio konsideras Eŭskan Esperanto-Asocion sia regiona filio.

Inter la plej gravaj publikaĵoj de la lastaj jaroj estas du verkaĵoj de Aitor Arana: la plej ampleksa vortaro Eŭska-Esperanta kaj Esperanta-eŭska (2015), dudirekta vortaro kun po ĉ. 20 000 kapvortoj en ĉiu direkto kaj multaj ekzemplaj frazoj kaj parolturnoj[1] kaj lernolibro de Esperanto por parolantoj de la eŭska: Esperantoa ikasgai (unua eld. 1990, dua eld. 2016).

Referencoj redakti

  1. Euskara-esperantoa Esperantoa-euskara hiztegia. Eŭska Esperanto-Asocio / Erroteta, 2015. 719 p. — 25 cm. ISBN 9788415508649.

Eksteraj ligiloj redakti