Eŭska nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La vira eŭska nacia teamo de futbalo - eŭske Euskal selekzioa ("eŭska elektitaro") reprezentas Eŭskion en futbalo. Ĝi elektas futbalistojn de la aŭtonoma komunumo Eŭskio kaj la najbara provinco Navaro de la nuna ŝtato Hispanio kaj de Norda Eŭskio, situanta en la nuna ŝtato Francio. La teamo havis sian unuan internacian matĉon en 1930 kontraŭ la kataluna nacia teamo de futbalo. Plej multajn hejmajn matĉojn ĝi ludas en la stadiono San Mamés de Bilbao.

Eŭska nacia teamo de futbalo
Eŭska nacia teamo de futbalo
asocio Euskadiko Futbol Federakundea
Eŭskia Futbala Federacio
unua matĉo Flago de Katalunio Katalunio 0 - 1
 Eŭskio
1930 (en Barcelono)
plej granda gajno Flago de Danio Danio 1 - 11
 Eŭskio
1937 (en Danio)
plej granda perdo Flago de Meksiko Meksiko 8 - 4
 Eŭskio
1938 (en Meksiko)
Futbala Mondpokalo
aperoj vidu en la teksto
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj vidu en la teksto
vdr
en matĉo kontraŭ la kataluna nacia teamo de futbalo en 2006

Kvankam la eŭskoj estas nacio, la lando Eŭskio ja ne estas suverena ŝtato, sed dividata inter la ŝtatoj Hispanio sude kaj Francio norde: Tial la internaciaj konfederacioj UEFA kaj FIFA ne agnoskas la Eŭskian Futbalan Federacion kiel membro kaj sekve la eŭska teamo ne rajtas partopreni en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado kaj la Futbala Mondpokalo. La eŭskaj futbalistoj do vole-nevole devas integriĝi grandparte en la hispanan, malgrandparte en la francan naciajn teamojn, se ili volas partopreni tiujn turnirojn. Ili faras tion sukcese: la eŭskaj futbalistoj ĉiam estas signifa parto de la hispana nacia teamo de futbalo, sukcesa ekzemple en la Futbala Mondpokalo 2010.

Eŭskio havas propran nacian teamon de futbalo ekde la jaro 1930. Dum la Dua Hispana Respubliko ili ludis unue sub la nomo Baskoniako selekzioa ("elekto/teamo de la duklando Gaskonio") kaj poste ekde 1936 kiel 'Euzkadiko selekzioa' ("la eŭskia elekto/teamo"). Dum la 36 jaroj da diktatoreco de Franco, kiu forte kontraŭagis sendependecajn tendencojn de la eŭskoj, katalunoj kaj aliaj aŭtonomemaj regionoj, ĝi sukcesis ludi nur du matĉojn. Post la morto de Franco en 1975, la teamo estis rekreita je la nomo Euskadiko selekzioa kaj komencis regulajn internaciajn amikajn matĉojn kontraŭ aliaj naciaj teamoj, ofte dum la kristnaska paŭzo de la hispana nacia ligo de futbalkluboj, nomata La Liga. Ĝis somero 2016 la teamo havis 56 matĉojn kontraŭ vasta gamo da naciaj teamoj kiel ekzemple Rusio, Urugvajo, Niĝerio kaj Danio. En 2007, la nomo estis ŝanĝita al Euskal Herriko futbol selekzioa, sed estis multaj protestoj kontraŭ tiu ŝanĝo, kaj en 2008/2009 kompromiso atingiĝis kaj ĝi de tiam nomatas Euskal selekzioa. Krom la vira teamo, estas virina kaj pliaj "eŭskaj naciaj teamoj" de sub-15-, sub-16- ĝis sub-21-jaruloj, kaj de sub-23-jaruloj: ili nomatas "Euskadiko selekzioa" kaj ekskluzive reprezentas la aŭtonoma komunumo Eŭskio de Hispanio (Euskadi).

Historio redakti

Komence, la norda teamo (1913) redakti

La 29-an de septembro 1913 oficiale kreiĝis la Reĝa Hispania Futbala Federacio, kaj samtempe kreiĝis kvar regionaj federacioj (norda, okcidenta, orienta kaj centra). Ĉiu regiona federacio organizis sian propran ligon, kaj ankaŭ elektis teamon por matĉoj kontraŭ la aliaj regionoj. Eŭskio kaj Kantabrio estis grupigitaj en la norda teamo (hispane Selección de fútbol del Norte). Ĉar la plej multaj gravaj teamoj en la norda federacio estis eŭskaj, kiel Athletic Bilbao, Real Sociedad, Real Unión kaj Arenas Club de Getxo, la "norda teamo" ofte konsistis nur el eŭskaj futbalistoj kaj estis nomita 'Vasconia', 'el equipo Vasco' aŭ simple 'Norte'. La 3-an de januaro 1915 ili ludis sian unuan matĉon kontraŭ la kataluna nacia teamo de futbalo en Bilbao kaj gajnis 6-1. Dua matĉo kontraŭ la sama teamo la 7-an de februaro ekvilibre rezultis 2-2. La 13-an de majo 1915 ili gajnis la unuan turniron "Pokalo de la Princo de Asturio" en Madrido kontraŭ la kataluna teamo je 1-0 golo.

La 22-an de novembro 1916 la kantabriaj teamoj forlasis la nordan federacion, kaj aliĝis al la nove fondita Kantabria Federacio (Federación Cantábrica de Clubes de Football), kiu grupigis klubojn de Kantabrio kaj Asturio. En 1918 la regiono Gipusko kreis sian propran federacion tiel ke en la norda federacio restis nur la regiono Biskajo. La federacioj de Gipusko kaj Biskajo organizis proprajn interklubajn teamojn.

En 1919 la asturianoj decidis krei propran federacion (Federación Regional Asturiana de Clubes de Fútbol), do la kantabroj realiĝis al la norda federacio, sed ĝi tiam havis teamojn nur de Kantabrio kaj Biskajo. Tiu komplita situacio de federacioj disrompiĝantaj daŭriĝis dum kelkaj pluraj jaroj. En 1922 diversaj teamoj estis kreitaj por Biskajo kaj Kantabrio, ĉar nun la kantabroj decidis havi sian propran federacion.

En la somero de 1922 teamo nomata "la eŭska teamo" (hispane Equipo Vasco) sendiĝis al Sudameriko. Kvankam ĝi estis organizita per la federacio de Gipuzkoa, 4 el la 19 teamaj futbalistoj estis el la federacio de Biskajo.[1] La teamo ludis kontraŭ la argentina nacia teamo de futbalo, perdante 4-0, krom pluraj pliaj matĉoj en Argentino, poste alfrontis la urugvajan nacian teamon de futbalo, perdante du matĉojn, kaj fine havis ankaŭ matĉojn en la brazilaj urboj San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro.

Post kiam la teamo revenis al Hispanio en oktobro 1922, la teamanoj tamen plu ludis en siaj unuopaj federaciaj teamoj.

La unua oficiale eŭska teamo (1930) redakti

 
unua matĉo en Sovetunio kontraŭ Lokomotivo Moskvo

Nur en 1930 la federacioj de Biskajo kaj Gipuzkoa fine konsentis krei daŭran komunan teamon de la nomo 'Baskoniako selekzioa' por reprezenti Eŭskion. La unua matĉo estis kontraŭ Katalunio la 8-an de junio 1930 en Barcelono, kiun gajnis la eŭskoj per 0-1 golo, kaj plian matĉon kontraŭ la katalunoj la 1-an de januaro 1931 en Bilbao la eŭskoj same gajnis, per 3-2 goloj.

En 1936, dum la unua jaro de la Hispana Enlanda Milito la teamo ŝanĝis sian nomon al 'Euzkadiko selekzioa'. En 1937 la unua prezidanto de la eŭska aŭtonoma regiono, José Antonio Aguirre, kiu en sia juneco estis futbalisto de la klubo Athletic Bilbao, decidis sendi eŭskan futbalteamon eksterlanden kun duobla celo unuflanke kolekti monon por la enlanda milito kaj duaflanke ankaŭ por internacie plialtigi konscion pri la konflikto en Hispanio. Samtempe ankaŭ koruso de nomo Eresoinka kreiĝis por turnei tra Eŭropo pro la samaj celoj. La kolektita mono uziĝis por financi hospitalon en Francio por fuĝintoj el Hispanio, kaj ankaŭ por helpi al miloj da eŭskaj infanoj kiuj estis senditaj eksterlanden pro sekureco. Unua matĉo de tiu eŭska teamo estis la 26-an de aprilo 1937 en la stadiono Parc des Princes de Parizo, kontraŭ la francia ĉampiono Racing Paris, kiun la eŭskoj gajnis per 0-3 goloj. Hazarde tiu matĉo okazis ekzakte en la tago kiam Guernica bombiĝis per la aerarmeo de Nazia Germanio. En majo 1937 la teamo gajnis kontraŭ Olympique Marseille per 2-5 kaj havis plurajn pliajn matĉojn. Samtempe ĝi ekhavis problemojn kun la internacia federacio FIFA: pro la hispana enlanda milito la internacia federacio estis malpermesinta ĉiujn matĉojn de FIFA-kluboj kaj -federacioj kontraŭ hispaniaj teamoj. Tial matĉo kontraŭ la nederlanda nacia teamo de futbalo malanonciĝis. Sed multaj kluboj kaj naciaj teamoj daŭrigis ludi kontraŭ la eŭska teamo ĉar ili simpatiis al la respublika Hispanio kiun la eŭska teamo reprezentis. En majo kaj junio ili ekzemple dufoje ludis kontraŭ la ĉeĥoslovaka nacia teamo de futbalo. Kiam Bilbao konkeriĝis fare de la armeo de Franco la 19-an de junio 1937, la eŭska teamo estis en Moskvo. Ili sekve turneis Sovetunion kaj ludis kontraŭ Lokomotivo Moskvo (1-5), Dinamo Moskvo dufoje (1-2 kaj 4-7), Dinamo Leningrad (2-2), Spartak Moskvo (6-2), Dinamo Kievo (1-3), Dinamo Tbiliso (0-2), la kartvela nacia teamo de futbalo (1-3) kaj Dinamo Minsko (1-6). La ununura perdo estis kontraŭ Spartak Moskvo: la sovetuniaj aŭtoritatoj nepre volis venki tiun finan matĉon kaj fortigis la moskvan teamon per pluraj futbalistoj el tute aliaj partoj de Sovetunio nur pro tiu ununura matĉo.

En aŭtuno 1937 la teamo transveturis la Atlantikan Oceanon por ludi matĉojn en Meksiko kie la federacio FIFA permesis al kluboj kaj la nacia teamo ludi kontraŭ la eŭskoj. Post naŭ matĉoj la teamo pluvojaĝis al Kubo, sed tie la federacio FIFA ne permesis matĉojn de la nacia teamo kontraŭ la eŭskoj. En la sekva lando, Argentino, pro kompleta malpermeso de la federacio FIFA tute ne plu eblis oficialaj matĉoj. En Ĉilio sukcesis unu matĉo, poste en Kubo tamen estis du matĉoj kontraŭ la tiulanda nacia teamo, kaj en la jarsezono 1938-39 la teamo sub la nomo Club Deportivo Euzkadi konkuris en la unua nacia futbala ligo de Meksiko. Kiam la Hispana Enlanda Milito finiĝis en aprilo 1939, la teamo malfondiĝis, kaj pluraj el la eŭskaj futbalistoj pluludis por amerikaj kluboj.

Post la preskaŭ 4 jardekoj de diktatoreco de Franco en Hispanio, la unua matĉo de renovigita eŭska nacia teamo estis la 2-an de marto 1978 kontraŭ la sovetunia nacia teamo de futbalo. La unuaj matĉoj estis tre emociaj, estis fortaj protestoj kiam la hispana registaro malpermesis en matĉo kanti la kluban himnon, "la arbo de Guernica", la gajnoj de postaj matĉoj estis uzataj por subteni kampanjon por revivigo de la eŭska lingvo preskaŭ formortinta dum la jaroj de diktatoreco… la eŭska nacia teamo de futbalo estis simbolo de la sendependisma movado. En la unua jardeko de la 21-a jarcento la ligiĝo inter la teamo kaj la sendependisma movado tamen signife malplifortiĝis.

Referencoj redakti