Eŭska rozario (eŭske: Euskal arrosarioa) estas tradicia rozario de Eŭsklando.

Tradicia eŭska rozario redakti

Ĝi estas ringforma aĵo el ligno aŭ metalo kun diametro de ĉ. 4 cm, kun truo en la mezo destinita enigi fingron.

Kiel ĉiuj rozarioj, ĝia celo estas ebligi al fidelulo de la katolika religio kalkuli nombron de recititaj preĝoj.

En la supro troviĝas kruco (ofte kun 4 egalaj branĉoj) simbolanta la preĝon de Patro nia. En la ĉirkaŭo, 10 globetoj egaldistance dismetitaj simbolantaj po preĝon de Ave Maria.

La fidelulo enigas fingron en la centran truon kaj metas sian dikfingron sur la krucon en la supro. Li recitas iun Patro nia (Gure Aita), poste li alilokas sian dikfingron sur la unuan globeton. Li recitas poste iujn Ave Maria (Agur Maria) pluirante sur la sekvan globeton post ĉiu preĝo.


Eŭska rozario kiel juvelo redakti

 
Eŭska rozario kiel juvelo

Tiam, la eŭska rozario estas simpla juvelo, el oro aŭ arĝento, kun diametro de 1 ĝis 4 cm, portata per kolĉeno ĉirkaŭ la kolo.

La centra truo estas ofte anstataŭita de simbolo kiel la Lauburu.

Ĝi kelfoje estas ornamita de devizo kia "Ongia ene gogoa" (La bono mia volonto).